MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Mizera statistiko

Ŝrumpas la litova loĝantaro: dum la jaroj de la resendependiĝo (ekde 1990) elmigris ĉirkaŭ 250 000 homoj kaj krome malkreskis la naskokvanto. Pro tio en 2005 la registaro lanĉas novan strategion por haltigi elmigradon, kiu koncernas ne nur intelektulojn, sed ankaŭ t.n. mizermigrantojn, kiuj kontraŭleĝe laboras eksterlande, iufoje pro senespera situacio en la hejmlando.

Pro elmigrado Litovio perdas laborforton kaj precipe alte kvalifikitajn homojn. La registaro esperas, ke la labormigrado el la lando malkreskos pro kreado de laborlokoj, altigo de salajroj kaj pro plibonigo de socia asekuro por senlaboruloj, precipe por gejunuloj. En oktobro 2004 loĝis en Litovio 3 432 100 personoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17