MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

Rubaĵtrafiko

Oni konstatis proksime al la albanaj marbordoj malnovajn ŝipaĉojn italajn, ŝarĝitajn per rubaĵoj diversspecaj, inkluzive tiujn kun granda radioaktiva kaj ĥemia danĝero. Iom poste tiuj ŝipaĉoj subite malaperis, sed rezultis, ke fakte oni ilin dronigis en la albanajn marakvojn. Tion jam malkaŝis la itala ĵurnalo Oggi (Hodiaŭ), kiu raportis, ke proksime al Dubrovnik, en Kroatio, oni haltigis ŝipaĉon kun albana flago ŝarĝitan per 600 tunoj da rubaĵoj destinitaj al la albanaj marbordoj. Laŭ informoj de la menciita ĵurnalo, tiu rubaĵtrafiko ekzistas ekde longe, verŝajne, laŭ interkonsento de ambaŭlandaj mafiaj grupoj.

Konsiderante malebla la enkondukon de tiuj rubaĵoj en la teritorion de Albanio pro ilia granda kvanto, mafiuloj aĉetas malnovajn ŝipaĉojn kaj vojaĝigas ilin en Italion, kie ili estas ŝarĝitaj per rubaĵoj. Ne temas pri simplaj urbaj forĵetaĵoj, administrataj de italaj urbaj konsilantaroj, sed pri industriaj aŭ komercaj rubaĵoj, sekvaĵoj de privata agado en Italio, kies malaperigo multekostas tie. Oni ne aŭdacas fari tion en la italaj marakvoj, ĉar ili estas relative bone gardataj kaj kontrolataj, sed sukcese faras tion en la albanaj, kiuj eĉ sen tio estas relative grave poluitaj pro kia ajn rubaĵo, inkluzive de plastaĵoj tre danĝeraj kaj kancerigaj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17