MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

La Blok blokita ... aŭ ĉu?

La supera kortumo de Belgio kondamnis lastinstance la 9an de novembro la ekstremdekstran flandran partion Vlaams Blok (Flandra bloko) kiel rasisman organizaĵon, kiu sisteme semas ksenofobion. Ĝi nun renaskiĝas kiel nova partio.

Ĉar la Blok estis minacita de fortranĉo de ŝtata subteno por partia financado, ĝi konsideris taŭga reformiĝi kiel tutnova partio. Kelkajn tagojn post la verdikto Vlaams Blok refondiĝis kiel Vlaams Belang (Flandra intereso).

Provizora partiestro Frank Vanhecke [fanheke] diris dum la refondo-kongreso, ke la Blok estis likvidita kun sento de amareco. „Ni ŝanĝas nian nomon, sed ne nian stilon; ni ŝanĝas nian nomon, sed ne nian programon.” La parolado estis interrompita plurfoje de kakofoniaj vokoj de partianoj, kiel „Propra popolo unue” kaj „Belgio krevas”.

Kontraŭislamaj eldiroj

„Hodiaŭ nia partio estis mortigita ne de la balotantoj, sed de juĝistoj”, komentis Vanhecke la verdikton. Alia Blok-idolo Filip Dewinter komparis la verdikton kun la murdo de la nederlanda reĝisoro Theo Van Gogh [ĥoĥ], kies kritiko kontraŭ islamo provokis multajn islamanojn. Dewinter diris, ke en Nederlando la libereco de opinio estis murdita per kugloj, dum en Belgio tio okazis en la juĝejo. „Precize 15 jarojn post la falo de la Berlina Muro kaj la reakirita libereco de homoj el orienta Germanio kaj orienta Eŭropo konfirmiĝis hodiaŭ, ke la demokratio kaj la libereco de opinio estas en danĝero en la belga ŝtato”, deklaris Vanhecke aplombe kaj kun historia patoso.

Dewinter krome ekigis politikan disputon, dirinte, ke islamaj virinoj, kiuj portas kaptukon, tiamaniere subskribas sian reveturkontrakton. Eĉ la propra partia estraro provis neŭtrigi la elbuŝigitan venenon de Dewinter, ĉar ĝi kontraŭlaboras la provon de la partio drivi en la dekstrakonservativan partispektron.

En antaŭsento de la atendita verdikto Vlaams Blok jam akceptis antaŭe novan programon kun malpli severa ksenofobia retoriko. La partio ne plu postulas, ke ĉiuj enmigrintoj el ne-eŭropaj ŝtatoj forlasu la landon. Anstataŭe oni ilin nun devigas elekti inter reveno aŭ integriĝo. La Blok ankaŭ plu apogas la sendependecon de Flandrio, regiono, en kiu vivas ses milionoj da nederlandlingvaj belgoj.

Balota sukceshistorio

Malgraŭ ekstremaj pozicioj en la politiko pri eksterlandanoj Vlaams Blok estas ĉi-momente laŭ enketoj la plej granda partio de Flandrio kaj sukcesis ligi kvaronon de balotantoj al si dum la pasintaj regionaj balotoj. Ekde 1991 la partio kreskas baloton post baloto. La aliaj partioj konsentis pri tiel nomata cordon sanitaire (sanitara kordono) kontraŭ la Blok – tio estas interkonsento ne kunlabori kun ĝi. Ĝis hodiaŭ la ekstremdekstruloj sidas ĉie sur la malmola opozicia benko.

Sed en Flandrio ekaperas pli da politikistoj, kiuj volas trarompi la kordonon, ĉar ĝi montriĝis nesukcesa en la malebligo de balotsukcesoj de la Blok. La malpermeso male permesis al la partio reliefiĝi kiel protestpartio, diras la kordon-malfavorantoj. Tiamaniere ekestas la paradoksa situacio, ke ĝuste en momento, en kiu tribunaloj konstatas, ke la Blok estas rasisma partio, aliaj partioj – kvankam nur heziteme – konsentas pri eventuala kunlaboro politika kun tiu partio.

Politikaj observantoj opinias, ke la serĉado de nova identeco estas pura kosmetiko, ĉar ekstremdekstra pensmaniero pluekzistos en la kapoj de la partiestroj malgraŭ programaj moligoj. „Ni estas la partio, kiu ĉiam, ankaŭ se ni tion ne plu rajtas diri, plu pensos ‚Propra popolo unue’”, malkaŝe diris Vanhecke dum la nomŝanĝa partikunveno. „Nia forto estas krei panikon ĉe la belgaj potenculoj. Belgio ne povos enterigi tiun ĉi novan partion; ĝi entombigos Belgion”, sonis minace dum la partikunveno.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17