MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĉu Ertl provizore stilekzercas?

István Ertl estas tre konata nomo en Esperantujo, ĉefe kiel multjara redaktoro de la revuo Esperanto, kaj ankaŭ kiel plurflanka aktivulo originale, traduke, instrue kaj prelege. Lian poetan faceton li tamen apenaŭ montris ĝis nun, kvankam konsiderinda parto de liaj poemoj publikiĝis dise en revuoj. Jen aperis Provizore, lia libroforma ensalto en la poezian arenon. La fizikan ekziston de la libreto ni ŝuldas al la eldonejo Bero. La kovrilo plurkolora, ege bela kaj loga, estas atuto de la grafikisto Francisco Veuthey.

Mi devas konfesi, ke mi ne komprenis ĉiujn poemojn en la volumo de Ertl. „Ĉu birdotrilon oni komprenu?”, foje demandis granda artisto. Nu, evidente ne. Mi do ne scias, ĉu Ertl entute sukcesis, ĉu li ion kontribuis al la esperanta Parnaso, ĉu lia poemaro plu legindos post cent jaroj.

Mi legis kaj relegis la libreton, kaj ĉiufoje mi atingis la saman rezulton: nur triono el la poemoj trafis aŭ emociis min. Ĉu nur pri tiu triono mi parolu? La cetero ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco ... En ĉio ĉi certe ne mankas ĉarmo kaj logo, tamen ne estas alta poezio – spite la belan veston. Se ni ekzemple konsideras la poemon Herbokanto, ni tuj rimarkas ties teknikan perfektecon, rafinite budapeŝta-skolan, sed ial la profundaj kialoj de la aŭtoro restas ekster nia kompreno. Nu, eble simple oni elektis malĝustan recenzanton, ĉar mi ja konscias, ke Provizore elstaras en nia beletra panoramo. Fakte, pluraj el la ĉi-libraj poemoj povus rajte sidi en ajna esperanta antologio. Mi pensas pri Kutim' vi estas, Tri devoj de poeto, Pri fuŝpoemoj kaj Disperdito. Kaj tamen, tamen ...

Kion ni trovas en Provizore? Nu, la poemoj ade kaj plurloke parolas pri la rolo de l' poeto, foje iom obsede. La aŭtoron hantas la neeblo vortigi la poetomondon, kaj la lingvo aperas kiel kaptilo anstataŭ kiel perilo (Langomorde, Travagi la lingvon). Jen ero el Dis (p. 26):

Poeto: pensoput' kaj pensputino.
Lin jukas verki por legantocentoj.
Kion elsputas lia mensrutino,
li vendas, ĉefŝakrist' de propraj sentoj.

Nu, jen, ekzemple, ĵus mi volis verki
sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj,
sed tentas min poemon mian sterki
per mallicencoj, versi inter limoj.

La libro plenas je dediĉoj, omaĝ(et)oj kaj citoj. Se kredi unu el ĉi lastaj, poezio estas „transvivmetodo”. Jen Tri devoj de poeto, kvazaŭresumo de la pripoetaj pensoj de la aŭtoro: ŝajnigi, aktori, kunmeti ...

Ŝajnigi atenton
al aĵoj eternaj
de l' vivo.

Aktori ĉefrolon
antaŭ nekomprena
publiko.

Kunmeti frazojn
kiuj nenion klarigas.

La poeto ankaŭ meditas pri la propra intimeco – soleco, animaj malvarmoj, intimaj kontraŭdiroj – (Post la lasta premiero), pri amikeco kaj pareco (Dum viaj lipoj, Sumo), kaj foje ankaŭ iom tanĝe tuŝas amon kaj mildan erotikon (Dum viaj lipoj). Aldona ornamaĵo estas longa poemo, kiun eble oni povus nomi esperanta (ek)epopeo sub la titolo El la libroj de forgeso kaj komenco. Kaj ĉiuj poemoj en Provizore ja facile fluas sub niaj okuloj.

Sur la alia pesiltaso, ĉi-libre foje aperas nuraj stilekzercoj, ne sufiĉe lertaj poemoj, kiujn mi volonte eliminus. Ĉu eble Ertl volis enlibrigi ĉiujn siajn poemojn? Jen la aŭtoro amuziĝas per iom trudaj rimoj kaj vortludaj aliteracioj (ero el Dis, p. 26):

Longe, lavange lavadas
svarmo da larmo la vangojn;
krude, sintrude travadas
gusto je rusto la langon.

Aŭ fariĝas densa kaj iom vortlude pretendema, ekzemple, per vera troigo de prefiksoj (ero el Mi-ope):

Degutas ringorande
disperlas fingrolonge
la tempolarm' ekfonta
re-penta pri l' pasinta
tiamo sent-aborta,
momento hont-senvorta...

Aŭ kaprice verkas en esperant' sen finaĵ'. Kiucele? Ĉu por omaĝi aŭ imiti Gafur Gazizi, kiun la aŭtoro dankas poemokape? (ero el Dis, p. 25):

Mi 'as en sol'. La cert' de kun'
je vi: jam for, tro for por nun.
Mi kaj vi 'is ja: ni – ĉu fals', ĉu ver'?
La sci' pri tut', pri er'...

Pridemandite, Ertl diris, ke infanaĝe li estis tiom fascinita de la romanoj de J. Verne, ke li mem volis verki pliajn. Adoltaĝe li realigas tiun revon tradukante romanojn de tiu aŭtoro. Li ĝuas „kopii, rekrei, omaĝi, redakti, traduki – pli ol vere originali”. Eble nehazarde Ertl elfrancigis antaŭ dek ok jaroj verkon de R. Queneau (Stilekzercoj). Ĉu lia plej freŝa verko estas daŭre stilekzerca?

Kaj tamen kelkaj poemoj kompensas ĉion, ekzemple, la brila Kutim' vi estas. Jen la komenco de ĉi tiu ampoemo:

Kutim' vi estas jam, kiel aer',
rigardo mia vidas ĉie vin,
en ŝrankofundo, en tirkestoj miaj,
en propra cerb', kaj mi vin ne rimarkas.

Jes, finfine la libro aĉetindas. Uf, malfacilas verki recenzon pri poemaro de amiko (kredu, ke mi plurfoje malbenis la momenton, kiam mi akceptis la taskon ...), sed espereble plenumiĝos la deziro de Ertl en lastatempa mesaĝo ke, eble unuafoje en la esperanta literatur-historio, ni povus liveri ekzemplon de recenzanto kaj aŭtoro, kiuj ne malamikiĝis post la apero de recenzo nepanegira!

Antonio VALÉN
István Ertl: Provizore. Eld. Bero, Roterdamo, 2004. 59 paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antonio Valén el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17