MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

EŬROPO

Veneno antisemita

Antisemitismo ŝajnas esti superita en Eŭropo. Tamen ĝojo tro fruas: ekde kelkaj jaroj ĝi spertas renaskiĝon. En malnova kostumo, sed ankaŭ en nova formo. Ĉu minacas nova ondo de antisemitaj perfortoj en unuiĝinta Eŭropo?

Antaŭ ĉio en Francio kaj Belgio kreskis lastatempe antisemitaj ofendoj kaj krimoj. La perforto ĉi tie ofte ekis de islamanoj, venintaj el norda Afriko. La israela ĉefministro Ariel Sharon pro tio alvokis ĉi-somere la francajn judojn translokiĝi al Israelo. La franca registaro reagis ofendite, ĉar ĝuste ĝia lando provas severe persekuti antisemitajn krimulojn. Ankaŭ la francaj judoj reagis kun malkompreno al la propono de Sharon. Tiu pliakrigis la diskuton per sia aserto, ke la reekĝermado de antisemitismo en Francio baziĝas ankaŭ sur tio, ke jam 10 % de la franca loĝantaro estas islama.

Tiu ĉi antisemitismo estas nova en la senco de sia decide kontraŭcionisma, pli precize kontraŭisraela direkto. La nova antisemitismo baziĝas sur la importo de la konflikto en Proksima Oriento. Multaj islamaj komunumoj en Eŭropo identiĝas kun la batalo de la palestinanoj kontraŭ Israelo. Ili eĉ neas la legitimecon de Israelo kiel suverena juda ŝtato kaj elverŝas sian koleron al la supozitaj lokaj reprezentantoj de Israelo: la judoj. Tamen „la judo” en Eŭropo estas same multe aŭ malmulte respondeca por la konflikto en Proksima Oriento, kiel ĉiu alia eŭropano.

Politikigaj gejunuloj

En Francio kaj Belgio oni demandas sin, kial iliaj islamaj gejunuloj fariĝis tiom politike pensantaj: ili vivas ofte en la antaŭurbaj kvartaloj sen laboro kaj sen perspektivo kaj deklaras sin solidaraj kiel „ekskluditoj” kun la palestinanoj. La „banaligo de antisemitismo” komenciĝas jam en la lernejo, kiam junaj islamanoj oponas, ke la temo entute estu traktata.

Perfortaj agoj kontraŭ judoj kaj judaj konstruaĵoj, minacoj, provokoj kaj ofendoj estas tamen nur parto de la moderna antisemitismo. Krome ekzistas „strategia antisemitismo”, nutrita de ekstremaj dekstruloj kaj teroristoj, kaj antisemitismo, subtenata de antirasismaj grupoj, ekstremaj maldekstruloj kaj oponantoj de tutmondiĝo. Diferencigo endas, se oni volas paroli pri kialoj kaj kontraŭrimedoj.

Problemo ne nur eŭropa

Israelo prave suspekte rigardas al Eŭropo, kiam okazas antisemitaj incidentoj. Tro ofte en la historio judoj estis perfiditaj, persekutitaj, murditaj kaj unu fojon eĉ preskaŭ neniigitaj – de eŭropanoj. Malgraŭ motivita malkvieto tamen ne temas, alie ol la usona ambasadoro en Bruselo nepripensite aŭdigis, pri ripeto de antisemita perforta ondo, kiel en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento.

Malĝustas, se Sharon konsideras eŭropan kritikon kontraŭ sia politiko simple kiel kontraŭjudan aŭ antisemitan kritikon. Tiamaniere la debato ekhavas rapide tion, kion ĝi unuarange ne bezonas: akrecon. Per la uzado de la termino „antisemitismo” la justa kritiko kontraŭ la politiko de la israela registaro en okupita Palestino estas preventita. Antisemitismo estas neniuokaze pure eŭropa fenomeno: antisemitaj incidentoj en Usono estas same oftaj. Ĉar Usono tamen estas tradicia aliancano, tiu ĉi temo ne traktiĝas en Israelo.

Eŭropa Unio ŝajne komprenis la signifon kaj eŭropan dimension de la antisemita veneno. Ĝi prezentis nun liston de paŝoj por kontraŭbatali antisemitismon. En ĝi oni postulas, ke oni jure persekutu la konteston aŭ apologion de la holokaŭsto kaj la disvastigon de antisemitismo per Interreto. Restas la espero, ke la leĝo pli severe traktos antisemitismon. Sed ja ne nur estas tasko por prokuroroj post efektivigita krimo: ankaŭ ampleksaj edukaj klopodoj jam en lernejo kontraŭbatalu antisemitismon en la kapo. Eĉ la plej grandaj optimistoj ne dubas, ke temas pri longdaŭra procedo.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17