MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

INTERRETO

Foliumiloj denove interbatalas

La unuan fojon en sep jaroj la foliumilo (TTT-legilo) Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj. Tio estas unuavice kaŭzita de la multaj sekurectruoj kaj la kun ili ligitaj virus- kaj enromp-atakoj, sed Mikrosofto ankaŭ kontraŭas aron da novaĵoj, kiujn la uzantoj atendas en sia foliumilo.

Meze de la 90aj jaroj Mikrosofto tenis monopolon per sia mastrumsistemo Vindozo kaj samon celis akiri per sia programaro Office (Oficejo), sed ĝi postrestis en interreta teknologio. En tiu kampo plej furoris la konkuranto Netscape, kiu per sia foliumilo Navigator (Navigisto) preskaŭ monopoligis la merkaton. Mikrosofto rapide reagis kaj senpage disponigis sian foliumilon Internet Explorer (IE) kun siaj sistemoj ekde Vindozo 95.

Tiel komenciĝis la foliumilo-milito. Mikrosofto rapide gajnis merkatkvotojn; Netscape kritikis la integron de IE en Vindozon kaj ekprocesis antaŭ tribunalo. Kiam post kvin jaroj venis verdikto, la afero jam estis praktike solvita. Mikrosofto tenis preskaŭ 100 % de la foliumila merkato.

Sed nun eble lanĉiĝas la dua foliumilo-milito. La unuan fojon en sep jaroj IE perdas kvotojn. Dum septembro 2004 ĝi havis nur 93 % de la merkato, post 97 % en junio.

Novaj interretfoliumiloj

Etaj konkurantoj, kiel la norvega foliumilo Opera, la foliumilo Safari de Apple kaj la nuntempe tre aprezata foliumilo Firefox, fariĝis nesubtaksindaj konkurantoj de IE. Firefox estas produkto de Mozilla (Mozilo), malantaŭ kiu estas grupo de programevoluigantoj de la iama Netscape, kiu pluevoluigas la teknologion, kreitan de Netscape. La usona Interret-peranto AOL, kiu aĉetis en 1998 Netscape, pasintjare komunikis, ke ĝi ne plu intencas aktualigi la Netscape-teknologion.

Ŝajne unu kialo, pro kiu multaj uzantoj ŝanĝas sian foliumilon, estas sekureco: Mikrosofto devis pasintjare plurfoje konfesi sekurectruojn en IE, kaj famiĝintaj virusoj kaj vermoj misuzis la truojn. Eĉ usona organizaĵo por komputilsekureco diris, ke plej bona maniero por sekurigi komputilojn estas ne uzi la programon IE.

Mikrosofto certigis, ke IE plu restas en Vindozo. Uzanto povas elŝuti alian foliumilon, igi ĝin la implicita foliumilo, sed kiam oni malfermas ligilon per aliaj mikrosoftaj programoj (kiel la retpoŝtilo Outlook Express aŭ la babilejo MSN Messenger), aŭtomate malfermiĝas IE por vidigi la paĝon. Sekve, sekurectruoj en IE povas efiki, eĉ kiam oni principe ne uzas tiun foliumilon.

La plej granda risko ĉiam estas, kiam oni estas en la interreta mondo. Nuntempe tio estas pli sekura per aliaj foliumiloj ol per IE. Sed ĉiu programaro havas truojn. Se subite ĉiuj transirus al Firefox, tiu ĉi foliumilo rapide fariĝus la unua celo de virusprogramantoj kaj enrompistoj.

Sed ne nur sekureco igas uzantojn ŝanĝi la foliumilon. Firefox kaj Safari havas plurajn ilojn, kiuj estas tre popularaj, kaj kiujn Mikrosofto ne proponas: integritan Guglo-serĉejon kaj langetojn1, kiuj ebligas malfermi plurajn retejojn samtempe, tiel ke oni povas tre rapide salti de unu al alia. Tiuj ebloj ekzistas jam de longa tempo, sed Mikrosofto ĝis nun ne vere interesiĝis pri tiuj faciligiloj. La firmao konsideras IE kiel integran parton de Vindozo; oni ne plu povas ricevi la sistemon sen ĝi. Tial Mikrosofto verŝajne atendas la lanĉon de la sekva versio de Vindozo iam en 2006 por efektivigi plibonigojn en IE.

Plej bonaj alternativoj

Firefox: La fakta posteulo de Netscape Navigator, kies teknologio estis transprenita de kreantoj de libera programaro, kiuj kune adaptas la foliumilon. Firefox estas kompakta versio de la programo Mozilo. Ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj. Por Vindozo, Makintoŝo kaj Linukso. www.mozilla.org/products/firefox.

Opera: Norvega produkto, tre aprezata pro sia rapideco. Ĝi kostas monon, sed ekzistas ankaŭ senpaga versio kun reklamado. Vindozo, Makintoŝo kaj Linukso. www.opera.com.

Deepnet Explorer: Malpli konata foliumilo. Ĝi inkluzivas ĉiujn pli bonajn eblojn (langetojn, ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, serĉejon) kaj gravan aldonaĵon: oni povas uzi la foliumilon por rekte traserĉi elŝutejojn, kiel Morpheus, unuavice por MP3-dosieroj. Nur por Vindozo. www.deepnetexplorer.com.

Safari: Apple lanĉis antaŭ kelkaj jaroj sian propran foliumilon, kiu inkluzivas serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj. Safari estas senpage elŝutebla kaj integrita en la makintoŝa sistemo OS X. www.apple.com/safari.

Marko Naoki LINS
1. langeto: elstara parto de ekrana fenestro, facile alklakebla.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17