MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Utila poŝvortaro pri lingvistiko

Ĝis nun mankis leksikono pri lingvistikaj terminoj. Pro tio verkantoj pri lingvistikaj temoj ofte devis mem inventi terminojn aŭ pene serĉadi en aliaj vortaroj, ekzemple NPIV, por trovi konvenan terminon.

Ĉi tiu nova leksikono angla-esperanta-hungara listigas la terminojn laŭ logika skemo. Ekzemple: fonetiko > parolsono > silabo. Pro tio oni ne povas facile uzi la libron por trovi laŭalfabete tradukon de angla, esperanta aŭ hungara termino. Indekso tiuspeca mankas, kaj tio ĝenas. Sed la celo de la vortaro estas funkcii kiel instrulibro, kaj tiun celon ĝi tre bone plenumas. Kiam oni instruas lingvistikon, kutime oni instruas laŭ specifaj fakoj (fonetiko, morfologio, sintakso), do la studanto povas havi ĉemane leksikonon, malfermitan je tiu fako.

La vortaro estas tre bone kompilita. Mankas io vere kritikinda pri ĝi. Neniu tiaspeca verko kontentigos ĉiun skolon aŭ ĉiun specialiston aŭ instruiston. Sufiĉas, ke la terminoj estas bone elektitaj, bone aranĝitaj, klare presitaj kaj facile kontrolataj. Kiu volas lerni tiel la anglalingvan, esperantan aŭ hungaran lingvistikan terminologion, jam bone konante unu el tiuj lingvoj, povas plenumi sian celon senĝene.

Krom fakaj terminoj, enestas ankaŭ ĉiutagaj konversaciaj frazoj kaj ekzercoj.

La dimensio de la libro estas tre taŭga por facila kunporto en granda poŝo, valizeto aŭ alia sako. Do praktika, kiel ankaŭ bonaspekta, leksikono por sia fako.

Donald BROADRIBB
Ilona Koutny: Angla-Esperanta-Hungara-etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. Eld. Prodruk, Poznań, 2003. 126 paĝoj gluitaj. ISBN: 83-88518-71-2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17