MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Fungo-festo

Ĉiuaŭtune donas arbaroj en Litovio grandan fungo-rikolton. Aparte riĉas tiurilate la suda regiono de la lando. Dum en multaj aliaj landoj homoj preferas aĉeti fungojn en vendejoj, la litovoj preskaŭ freneziĝas pro fungokolektado.

En la funga regiono Varena oni aranĝas fungofeston. Partoprenis pasintjare pli ol 100 homoj ĉampionecon: ekde la frua mateno dum tri horoj ili kolektis entute pli ol 500 kg da fungoj. Venkis kvaropo el Kaunas, kiu rikoltis 37,5 kg da ili. Dum la festo eblis aĉeti sekigitajn, salitajn, frostigitajn aŭ marinitajn fungojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17