MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Kokaĵo-novaĵo

Cent restoracioj, kafejoj kaj drinkejoj en la litova ĉefurbo Vilnius decidis informiĝi pri la plej popularaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Evidentiĝis, ke litovoj preferas kokaĵon kun legomoj: porkaĵo, bovaĵo kaj fiŝo estas malpli ŝatataj. Plado tia kostas ĉirkaŭ 2,3 eŭrojn. Kiel deserton elektas litovoj glaciaĵon (1,2 eŭroj), kaj – almenaŭ vespere – ili trinkas fine bieron aŭ brandon.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17