MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JUNULARO

Leĝe laŭdi

Validas en 14 vilaĝoj kaj urbetoj en Japanio leĝo por laŭdi geknabojn. La leĝon iniciatis la urbo Kokubunĵi en la gubernio Toĉigi en 1985. En 2000, kiam oftis geknabaj krimoj, la leĝo altiris tiom da atento, ke en 2001 estis fondita la instituto Laŭdu geknabojn. La movado floras, almenaŭ en Japanio: lastatempe ĉeestis forumon en la vilaĝo Maecue en la gubernio Ooita 800 homoj el tuta Japanio.

Okazis diversaj eventoj. En la urbeto Niŝiki en la gubernio Jamaguĉi ricevis 23 lernantoj premiojn pro interalie vigleco, birdamo, kulturo kaj bonkoreco; ili ricevis ankaŭ arĝentajn medalojn. En Nikiŝi ĉiu sesgrada lernanto ricevas tian medalon: urbetanoj esperas, ke la geknaboj plu diligentos por ricevi orajn medalojn. Entute en la pasintaj 15 jaroj 15 % de la loĝantaro ore premiiĝis. Tamen fojfoje malfacilas laŭdi gejunulojn. Ofte ili preferas resti hejme, spektante televidon. Pro tio oni organizas por ili kursojn pri go-ludo kaj kuirado.

La prezidanto de Laŭdu geknabojn diris: „Laŭdi ne signifas flati. Se laŭdado ne sentigas geknabojn feliĉaj, ĝi ne bone efikas. Mi ne opinias, ke leĝigo de laŭdado estas la plej bona maniero edukadi, sed mi esperas, ke tiamaniere oni povas prizorgi geknabojn.”

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17