MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BICIKLADO

Rado-brigado

Bicikla kuriera servo komenciĝis en Japanio fine de la 1980aj jaroj pro la usona filmo Mesaĝisto. La filmo temis pri biciklaj kurieroj, kiuj surdorse transportas pakaĵojn. Nun en la japanaj urboj Tokio, Osaka kaj Nagoja komercas pli ol 30 kuriero-kompanioj, kiuj uzas kaj motorciklojn kaj biciklojn.

Jenas la avantaĝoj de biciklo-kuriero: biciklisto povas eniri mallarĝajn, eĉ unudirektajn stratojn, kaj tiel pli rapide liveri ol motorciklisto; biciklo kostas malpli ol motorciklo; ne necesas aparta permesilo por uzi biciklon, kaj do facilas starigi biciklo-kurieran kompanion; kaj fine biciklisto en bela kostumo tiel belaspektas, ke multaj junuloj volas tiel labori.

Klientoj

Ĝenerale lu-bicikloj troveblis nur en turismaj lokoj, sed lastatempe en la centra parto de Tokio videblas tiaj bicikloj uzataj ĉefe de komercistoj. Orihara Takuo, 49-jara, devis viziti klientojn sed neniam trovis lu-biciklon: pro tio li rezignis pri sia posteno kaj malfermis lubiciklejon en Tokio. Nun li havas pli ol 2000 klientojn kaj 21 biciklojn uzatajn 5000 fojojn jare. La luprezo estas 100 enoj (malpli ol unu usona dolaro) hore.

Li diras: „Por komercistoj kosto kaj oportuneco plej gravas. Uzi subteran trajnon kontraŭ 320 enoj ir-revene kostas pli ol lui biciklon”. Kliento lia, kiu vendas maŝinojn, opinias: „Biciklado pli informas min ol veturado per trajno. Survoje mi fojfoje neatendite trovas starigatan konstruaĵon kaj mi vendas maŝinojn. Krome per trajno mi povas viziti nur kvar klientojn tage, sed per biciklo ok.”

Japanio plenplenas je aŭtomobiloj. En grandaj urboj ne facilas aŭti. Pro tio pli kaj pli uzatas bicikloj. Biciklante, oni ne nur ŝparas monon sed ankaŭ fizike ekzercas sin. „Tial lu-bicikloj pli kaj pli populariĝas”, diras Orihara Takuo.

HORI Yasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Yasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17