MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Recikligo

Rubo neniu dubo!

Vienanoj diligente kolektas uzitajn paperon kaj kartonon. Rubopapero estas tre valora krudmaterialo por la paperindustrio. Por produkti unu tunon da papero, oni bezonas 1,8 tunojn da rubopapero. Por unu tuno da freŝa celulozo necesas 115 kubaj metroj da akvo kaj 3300 kilovathoroj da kurento. Tamen se oni uzas rubopaperon, necesas nur 16 kubaj metroj kaj 1300 kilovathoroj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17