MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Japanio

Komplika familia reunuiĝo

Kaptis la atenton de la japana publiko la reunuiĝo de familio kun nekutima historio. Temas pri japanino, Soga Hitomi, kaj usona eks-armeano, Charles Jenkins – kaj la reunuiĝo ne estus okazinta sen la interveno de la japana ĉefministro, Koizumi, kaj la gvidanto de Norda Koreio, Kim Jong-Il.

La japanino vivis sur insuleto de Japana Maro, ĝis ŝi estis 19-jara. Tiam, en 1978, ŝi kaj la patrino estis perforte forkonduktitaj de agentoj de Norda Koreio kaj malaperis. Nur en 2002, post kunveno inter la estroj de Japanio kaj Nord-Koreio, ŝi hejmeniris kun kvar aliaj japanaj malaperintoj.

La usonano estis serĝento, kiu en 1965 deĵoris ĉe la landlimo inter Norda kaj Suda Koreio. Li dizertis kaj poste evidentiĝis, ke li komencis labori por la nordo kontraŭ Usono. Tamen post 1978 li konatiĝis kun Soga Hitomi, edziĝis al ŝi kaj baldaŭ la paro havis du filinojn.

Soga Hitomi, sola reveninte al sia hejmloko, forte deziris, ke ŝia tuta familio ekloĝu en Japanio. Tamen la usonano frontis al problemo: Japanio devus liveri la dizertinton al la usonaj instancoj. La familio do reunuiĝis en Ĝakarto, Indonezio, kie ne validas traktatoj kun Usono rilate dizertintojn. Tiamaniere, almenaŭ provizore, solviĝis la problemo de familia reunuiĝo.

IGARASI Takeo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Igarasi Takeo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17