MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

ĈINIO

Akvaj problemoj

Nuntempe la tuta mondo alfrontas mankon de pura akvo. Al 1,2 miliardoj da homoj uzado de akvo ne estas garantiata, kaj la situacio emas malboniĝi. Ĝis 2025 la krizo etendiĝos al 48 landoj, kaj ĉirkaŭ 3,5 miliardoj da homoj suferos pro manko de akvo.

Akvomanko

Ĉinio estas unu el la 13 landoj en la mondo, kiu posedas malplej multajn akvofontojn. Kvankam laŭ la totala kvanto de sensala akvo Ĉinio okupas la kvaran lokon en la mondo, ĉiu ĉino meze havas nur kvaronon de la akvo uzebla de aliaj teranoj. Enketo montras, ke ekde la 90aj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉinio pli ol 400 el 600 urboj suferas pro nesufiĉa akvoprovizado. Jam en la jaroj 2002 kaj 2003, somere, 110 urboj akiris trinkeblan akvon tre malfacile.

Laŭ statistiko de la ministrejo pri akvoutiligo, en norda Ĉinio loĝanto meznombre posedas 999 m3 da akvo. Kaj la ĉina nordo sendube apartenas al la vere akvomankaj regionoj. Manko de akvo fakte bremsas la ekonomian kreskon de Ĉinio tiel, ke en la lastaj jaroj la malneta nacia produkto perdis entute ĉirkaŭ 100 miliardojn da juanoj, kaj ankaŭ la produktovaloro reduktiĝis je 100 miliardoj da juanoj.

Akvoprovizado

La ministrejo pri akvoutiligo alvokas la koncernajn departementojn kiel eble plej baldaŭ sankcii kaj efektivigi la novan akvo-leĝon, por ke akvaj entreprenoj kaj kompanioj, laŭ la merkata postulo, racie provizadu la urbojn kaj kamparojn per akvo. La ŝtato devas ankaŭ subteni per financa elspezo kaj stimuli tiujn, kiuj plibonigas siajn akvoprovizajn rimedojn.

Ĉi-jare la ŝtato pli investos por rapidigi la konstruadon de kelkaj akvo-utiligaj projektoj. Ekzemple, la projekto allasi akvon el la sudo norden. Alia projekto estas serĉadi subteran akvon inter ruĝaj sedimentaj rokoj en Siĉuan-provinco, en la sud-okcidento de Ĉinio. En la provinco al almenaŭ kvar milionoj da homoj mankas trinkebla akvo. Krome, la ĉina registaro publike deklaris, ke per streĉa laboro, antaŭ la olimpikaj ludoj de la jaro 2008 en Pekino oni nepre realigos la planon, ke Huanghe-rivero, la dua granda rivero de Ĉinio, je kelkcent kilometroj de Pekino, grandkvante liveru al tiu ĉi urbo uzeblan akvon.

Akvoŝparado

Ĉar longatempe estis neniu limigo pri akvouzado, malŝparo de akvo estis neevitebla. Lastatempe, la registaro altigis la akvoprezon por akceli ŝparemon. Ekzemple, kiam la monata akvokonsumo de familio estas sub 12 tunoj, ĝi pagas po 1,15 juanojn por ĉiu tuno; kiam la konsumo iras super 12 tunoj, la unuopa prezo pliiĝas je 0,6 juano. Sed kiam familio uzas pli ol 18 tunoj, ĝi pagas la duoblon, kaj eĉ pli, de la plej malalta akvoprezo. La nova metodo pagi akvokoston tre efikas kaj supozeble en proksima estonteco grandpaŝe disvastiĝos en diversaj urboj.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17