MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

MONDA MONUNUO

La stelo

Ne eblus prezenti la monunuon stelo sen mallonge skizi la historion de Universala Ligo – la Esperanto-asocio, kiu lanĉis ĝin. En la plej mallumaj tagoj de dua mondmilito, la 14an de aprilo 1942, okaze de la 25a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, grupo de nederlandaj esperantistoj sekrete kunvenis en privata domo en Hago por omaĝi la iniciatinton de Internacia Lingvo. La kunvenintoj, kiuj jam havis personajn spertojn pri la barbara tiraneco dum la germana okupado, volis kune fari ion konkretan por ŝirmi la homaron de nova mondkatastrofo. La frukto de la diskutado estis la unuanima decido fondi, sub la nomo Universala Ligo (UL), tutmondan organizaĵon kun celo labori por la efektivigo de la originala programo de d-ro Zamenhof, unuigi la homaron per komuna lingvo.

La iniciatintoj sekrete varbis aliajn konatajn esperantistojn aliĝi al la nova organizaĵo, kiu jam ekzistis en la formo de Prepara Komitato por progresigi la ideojn, pripensi la organizajn principojn kaj aliajn detalojn de la estonta agado. La 1an de julio 1945 la Prepara Komitato publikigis alvokon al la tutmonda esperantistaro aliĝi al la Universala Ligo kaj subteni ĝin.

Inter la proponoj de la Prepara Komitato estis la transpreno de gazeto „La Praktiko” kaj estigo de tutmonda monsistemo. Oni iniciatis internacian monunuon stelo. Sekva konkreta paŝo estis la okazigo de unua ĝenerala kunveno de Universala Ligo la 16an de marto 1946 en Hago.

Jam antaŭ la unua Ĝenerala Kunveno la Ligo fieris pri 1294 membroj en diversaj landoj. La Kunveno adoptis Statuton de la Ligo, aprobis la transprenon de la gazeto „La Praktiko”, deklaris oficiale la uzon de Esperanto kiel komuna lingvo de UL por ĉiuj bezonoj kaj elektis subkomitaton por ellabori regulojn pri la uzo de stelo. La membrokotizo de la Ligo estis fiksita esti unu „briko” por dumviva membreco, kaj la valoro de tiu „briko” esti egala al unu stelo. Baldaŭ poste oni anoncis, ke la valoro de stelo estu egala al la prezo de unu ordinara pano en Nederlando, kiu tiam kostis kvaronon de guldeno. Alia rezulto de la Ĝenerala Kunveno de UL estis la uzo de la slogano „Unu mondo – unu lingvo – unu mono. ”

Atentinda estas la fakto, ke ankoraŭ tiel frue la Ligo fieris pri bankrilatoj en ses landoj (Belgio, Danio, Germanio, Italio, Svedio kaj Svislando) kaj pri tri apartaj bankrilatoj en Nederlando mem. Por ĉiuj ĉi kontoj la UL faris kontotenadon konforme al la koncernaj naciaj valutoj kaj en steloj. Krome ĝi nomis agentojn en dek kvar pliaj landoj, kiuj simile faris financajn raportojn surbaze de la stelo.

Konstantvalora monunuo

El la arkivoj de UL evidentiĝas, ke la fona intenco estis bazi la novan socian ordon sur konstantvalora monunuo, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj. Sekve de tiu filozofio la Ligo adoptis kiel bazon por la stelo la prezon de ordinara pano en Nederlando, tiutempe egala al kvarono de guldeno. Por la kurzrilatoj de la stelo en la ceteraj landoj oni simple prenis ilin el la kuranta kurzotabelo (1946) de la ĉefa (komerca) banko en Nederlando.

Kompreneble en tiuj fruaj tagoj, oni devis flankenlasi provizore aliajn paŝojn por starigo de aparta banko de la UL (kun tutmonda ĝiro-pagsistemo) kaj por eldono de moneroj kaj monbiletoj.

En tiu frua tempo (1945) la Ligo emisiis t.n. Premio-Kuponojn en valoro de unu stelo, ĉiuj kun valideco ĝis la fino 1950, (kun la celo sendube fari postajn emisiojn, ĉiun kun valideco de kvin jaroj). La UL proponis utiligon de la premio-kuponoj por pagi kotizojn kaj anoncojn, por pagi la kostojn de eldonaĵoj ktp. La kuponojn la liganoj ricevis kiel premiojn pro varbo de novaj membroj aŭ post partopreno en konkursoj de la UL. Uzado de la premio-kuponoj floris, kaj baldaŭ estis ordinare (laŭ raportoj en La Praktiko) fari pagojn dum Universalaj Kongresoj per tiuj kuponoj.

Domaĝe, la bonaj intencoj de la fondintoj de la Universala Ligo doni al la stelo konstantan valoron, ne ricevis la bezonatan apogon flanke de la ekonomikistoj de la mondo. La prezo de pano en nederlandaj guldenoj konstante (kvankam malrapide) plialtiĝis, sed neniu persono aŭ instanco prenis la necesan decidon ŝanĝi la kurzon de stelo rilate la nederlandan guldenon. Tiu kurzo restis kvar steloj por guldeno kaj oni ĉiam uzis la aktualajn kurzojn de la bankoj por fiksi la valoroj de stelo en aliaj landoj. Krome, la bona intenco teni la kontojn de UL en steloj ĉesis funkcii eĉ en la Universala Ligo mem, kaj do neniu akiris la necesajn spertojn uzi la konstantvaloron monunuon. Ne mirigas la fakto, ke la stelo perdis sian renomon, kiun ĝi havis, kaj estiĝis simple kuriozaĵo de la esperantistoj.

Sonĝo realiĝis

La membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000 en la malfruaj kvindekaj jaroj. Kaj en 1959 unu el la sonĝoj de la iniciatintoj realiĝis: la Ligo emisiis stelo-monerojn en valoro de unu, kvin kaj dek steloj. Ili estis produktitaj respektive el bronzo, latuno kaj kupronikelo en la ŝtata monproduktejo de Nederlando laŭ mendo de la UL. Vendoj de la moneroj rapide redonis al la Ligo la investon. En 1965 eblis eldoni alian moneron, ĉi-foje el arĝento en valoro de dudek kvin steloj. Ĝi bone vendiĝis.

Sed la alia sonĝo de la fondintoj, ke la stelo restu konstantvalora, restis kvazaŭ forgesita, escepte de nun tre aĝaj liganoj. Vera aktivado de la Ligo preskaŭ ĉesis, escepte de eldonado de gazeto La Praktiko. Ĝi ĉesis aperi en 1972, kiam ties redaktoro Andreo Cseh, kiu redaktis ĝin ekde 1946, demisiis pro malsano.

En 1974 kelkaj fidelaj anoj de la Ligo transprenis la taskon revivigi la asocion. La UL rekomencis aktivadon por paco kune kun Monda Asocio de Mondfederalistoj kaj kun Universala Esperanto-Asocio. Dum du jaroj de tiu restarigita agado la plikuraĝigitaj funkciuloj diskutis la evoluon de la stelo, aparte por ties reenkondukiĝo kiel internacia monunuo. Post pluaj diskutoj oni revalutis la stelon, kiu ĝis tiam valoris kvaronon de guldeno, al duono de guldeno, kaj la ligiteco al la prezo de pano malaperis. Poste la Universala Ligo decidis stabiligi la valoron de stelo.

Akcepto de konstanta stelo-valoro

La signifo de stabila stelo-valoro konsistis en tio, ke ekde iu dato la aĉetpovo de stelo restu ĉiam la sama senkonsidere al inflacio. La elektita dato por tio estis 1a de januaro 1977.

Do, ekde tiam unu stelo egalas al duono de guldeno. Alivorte, la aĉetpovo de unu stelo estis egala la la aĉetpovo de duono de guldeno. La aŭtoro enkondukis la esprimon, kurzo de la stelo rilate la guldenon, kaj vortumis ĝin tiel, ke unu guldeno egalu al du steloj. Lia kontribuo en tiuj diskutoj trovis lokon en artikolo, kiu aperis en broŝuro de Josef Hartl el Vieno. La temo de tiu verko estis propono fare de d-ro Hartl, enkonduki kaj utiligi konstantvaloran monunuon en la batalo kontraŭ la atencoj de inflacio.

Kiel ofte okazas, la eventoj kuris samtempe kaj sen evidenta interdependeco. En la sama jaro 1976 la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) faris premon je Universala Ligo por revaluto de la stelo; novaj adeptoj transprenis gvidajn poziciojn en tiu Ligo, kiu retrovis forgesitan stokon de stelo-moneroj kaj samtempe komencis eldonadon de nova Bulteno; nederlanda monreformisto publikigis artikolon pri la netaŭgeco de la ordinaraj monsistemoj de evoluintaj landoj; d-ro Hartl publikigis sian broŝuron pri konstantvalora monunuo.

Nova kasisto de Universala Ligo

Komence de la sekva jaro (1977) la aŭtoro estiĝis kasisto de Universala Ligo. Kun granda entuziasmo, li zorge studis la bezonojn, implicitajn en stabilvaloreco de internacia monunuo, konsiderante la ĝistiaman historion de UL kaj stelo.

La ceteraj estraranoj de la Ligo, ĉefe s-ro C.M.N.T. Op 't Roodt kaj d-ro W.P. Roelofs, kun simila entuziasmo volis establi kiel eble plej frue la agmanierojn por teni la valoron de stelo konstanta kaj publikigi tiun konstaton en la Esperanto-movado. La ideo, ke la valoro de stelo restu konstanta, ne tuŝata de inflacio, komencis esti ĉefa diskuttemo en la ree ekaperinta Bulteno de Universala Ligo sub la redaktado de Op 't Roodt.

Evidentiĝis, ke la UL tiutempe havis bankrilatojn kun sep landoj, inkluzive de Nederlando, kaj sekve necesis preni decidojn pri la valoro de stelo en aliaj landoj. Ŝajnis logike esperi, ke la stabilvalora stelo havu la saman aĉetpovon en tiuj landoj, kaj resti neinfluata de la inflacio, nek tuŝita de la kapricoj de la valutaj kurzoj, fiksataj de la komercaj bankoj.

Pro manko de science bazitaj informoj pri la efektivaj aĉetpovoj de la naciaj monunuoj en diversaj landoj(laŭ la difino de d-ro Hartl), ne eblis fiksi tute fidindajn kurzojn de la stelo rilate la naciajn valutojn. Nur la kurzo de stelo rilate la nederlandan guldenon ne bezonis diskuton. Sed la diskutoj pri la aliaj kurzoj de stelo estis komplikaj.

Precipe d-ro Roelofs volis atribui al la stelo iun karakteron, kiu estis tute fremda al la ideo de d-ro Hartl, kaj intencis samtempe uzi tiun monunuon kiel bazon de sia monreformisma propagando. Li volis utiligi la stelon kiel fundamento de interŝanĝoj financaj inter diversaj landoj, sed neniel rilati kun komercaj bankoj, kiuj por li estas abomenindaĵoj. Detaloj de la sistemo neniam estis klare priskribitaj al la aŭtoro, supozeble pro tio, ke al monreformistoj ties detaloj estas bone konataj. La aŭtoro volis, ke la stelo havu rolon konforme al la originala celo de Universala Ligo, kvankam agnoskante la relative arbitran bazon de la atribuitaj komencaj aĉetpovoj.

Eĉ post monatoj de diskutado neniel eblis trovi kompromison inter la du kontraŭaj pozicioj. Tamen d-ro Roelofs akiris subtenon de la plimulto inter la anoj de tiama Estraro de la Ligo. Pro morala neeblo subteni tiun decidon, tute kontraŭan al la originalaj esperoj de la pioniroj, la aŭtoro eksiĝis el ĉiuj funkcioj en la UL. La organizaĵo eniris denove dormantan staton. De tempo al tempo d-ro Roelofs en la Bulteno anoncis novajn ciferojn kiel „oficialan” valoron de stelo, sed neniam estis publikigita la metodo, nek la kalkuloj, sur kiu li bazis sian formulon.

Ne-oficiala stelo

La bazaj ideoj de d-ro Josef Hartl tamen ne mortis. Ankoraŭ antaŭ la forlaso de Universala Ligo la aŭtoro estis komencinta uzi la stelon kiel bazon de kontotenado en la entrepreno Mondkomerca Eldonejo Esperantista, en kiu la aŭtoro kune kun sia edzino estis proprietuloj. Post la retiriĝo li provis sekvi la kurzkonsilojn de UL, laŭ la formulo de d-ro Roelofs, sed tre baldaŭ eksuspektis, ke preciza utiligo de tiuj konsiloj kondukus al eraroj, el la vidpunkto de aĉetpovo de la stelo. Ekde la mezo de 1980 la aŭtoro komencis kolekti statistikajn donitaĵojn pri la inflacio ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en pluraj aliaj landoj.

Li baldaŭ sukcesis fari komparojn por konstati la aĉetpovon de la (ne plu oficiala) stelo en la ĉi-supre menciitaj landoj, uzante kiel elirpunkton la arbitrajn komparojn de la unua tago de 1977, kiam laŭdifine la stelo akiris konstantan valoron. La unua malkovro estis, ke la formulo de UL certe kondukus al eraroj rilate Nederlandon. La aŭtoro eksuspektis sen ebleco pruvi tion, ke ĝi kondukus al eraroj ankaŭ koncerne aliajn landojn.

La evoluo de aferoj plirapidiĝis, kiam ekde la mezo de 1981 la aŭtoro komencis sciigi elektitajn kunlaborantojn pri la kurzoj en naŭ landoj, koncerne al kiuj li povis pli malpli fidi siajn kalkulojn pro la ebleco akiri la donitaĵojn sufiĉe frue kaj regule. (Baldaŭ montriĝis, tamen, ke la donitaĵoj pri Italio ĉesis veni regule, kaj li devis rezigni pri kurzo rilate tiun landon.)

La aferoj akceliĝis post aĉeto de (laŭ hodiaŭaj normoj tre primitiva!) komputilo. Do, en septembro 1982 eblis verki komputilprogramon por tre rapide kalkuli, prognozante la kurzojn de stelo koncerne la naciajn valutojn de diversaj landoj. Ekde tiam la aŭtoro eldonis gazeton kun la titolo Informkajero pri la stelo, kiu estis sendata al pluraj entuziasmaj kunlaborantoj pere de la valora helpo de Esperanto-Centro en Danio.

Uzeblecoj de la stelo

La stelon kiel stabilvaloran monunuon eblas uzi en diversaj sferoj. Ekzemple eldonisto de monata revuo ricevas abonojn. Li devas pagi la servojn de presisto koncerne paperon, kovertojn, afrankon, ktp. Rezulte de inflacio ĉiuj prezoj ja inklinas al plialtiĝo, kompreneble ne ĉiuj samtempe kaj ne ĉiuj rekte al la aktuala nivelo de inflacio. Do, neeviteble venas la tempo, kiam la eldonisto devas pensi pri plialtigo de la abonkotizoj. Ni povus montri, ke rilatigo de la nova abonkotizo al la stelo konsiderinde plifaciligus la taskon, kvankam iuj komercaj konsideroj nepre meritus ankaŭ atenton.

Dua ekzemplo pri uzo de la stelo estas prenita rekte el la spertoj de esperantistoj de iu societo, kiuj ekzemple ludonas ĉambron al alia societo. Por la ludonado la Esperanto-societo ricevas lupagon. Se ĝi deziras daŭre ricevi la saman valoron (ja la aliaj kostoj por la societo konstante plialtiĝas sekve de inflacio), la metodo estus fari interkonsenton kun la luprenanta societo pri monata luprezo, esprimata en steloj, sed normale pagota en nacia valuto laŭ la valida kurzo de koncerna monato.

Verŝajne la plej valora uzebleco de stelo koncernas la ricevon de salajro kontraŭ laboro farita. Pro la inflacio la salajroj perdas sian valoron kaj oni devas plialtigi kaj akordigi ilin al la aktuala nivelo de prezoj. En multaj okazoj la diskutoj pri la plialtigo foje kondukas al vere akra disputo inter reprezentantoj de ambaŭ partioj – labordonantoj kaj laboruloj. Apliko de la stelo povus en multaj okazoj konsiderinde mildigi tiun problemon.

Universala Ligo – fina periodo

La uzeblecoj de stelo premisis internacian aplikon, kiu tamen neniam realiĝis. La Universala Ligo plu aktivis post la priskribitaj eventoj, sed ĝi ĝuis ĉiam malpli da atento en la Esperanto-movado. Pri la aktivado sur la kampo de mondfederalismo mi ne havas informojn, sed ties manko subtenas mian opinion, ke ankaŭ tie la Ligo vere malmulton faris.

En revuo Esperanto de UEA en la postaj jaroj daŭre aperis nekrologoj pri forpasintaj anoj de UL. D-ro Roelofs transprenis la redaktorecon de Bulteno de la Ligo, kiam siatempe Op 't Roodt sentis sin ne plu kapabla plenumi tiun taskon. La perdo de reguleco en la apero de tiu periodaĵo klare montris al la Esperanto-movado, ke en la UL mankas aktivaj membroj.

En 1993 rezulte de decido de la estraro de Universala Ligo la eldonado de Bulteno ĉesis. Dum la sama jaro la kapitalo de la Ligo estis disponigita al fondaĵoj, ĉefe de Universala Esperanto-Asocio. Al la ĉi-lasta transiris ankaŭ la restanta stoko de la stelo-moneroj. Baldaŭ poste UEA komencis vendi ilin kiel ordinarajn varojn pere de sia Libroservo.

Op 't Roodt forpasis en 1996, kaj d-ro Roelofs en 1998. Ambaŭ estis lastaj pioniroj el la vico de multaj laborantoj de Universala Ligo por monda paco kaj kunekzistado per iniciatoj, el kiuj la stelo okupis sendube gravan lokon.

Lawrence MEE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lawrence Mee el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17