MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ŜOFORADO

Parkilo en la poŝo

Ŝoforoj ofte „suferas”, dezirante parki. Ofte estas arto trovi ne nur parkejon sed ankaŭ ĝustajn monerojn por pagi. Tamen nun la ŝoforoj en Zagreb povas solvi la problemon per poŝtelefono.

Firmao Zagrebparking kune kun telefonservo VlPnet interkonsentis pri telefona parkado-pago. Ekuzis la ser- von en la unuaj tagoj 300 homoj kaj la nombro daŭre kreskas. Tre fieras VlPnet pri la sukceso de la iniciato ankoraŭ ne vaste uzata en Eŭropo.

Pagi per poŝtelefono tre simplas. Parkinto poŝtelefone sendas sian aŭtan identigilon al la numero de la koncerna parkzono: 101, 102, 103. Sekundojn poste aperas surekrane konfirmo de la pago. Dek minutojn antaŭ la fino de la parka tempo estas ricevata atentigo, ke nepras alpagi. Sendo de asterisko sufiĉas por plilongigi la parkadon.

Kontrolistoj povas facile informiĝi, ĉu estas pagita parkado. Ankaŭ tiuj kontrolas per poŝtelefonoj ekzemple kiom longe daŭras parkado-permeso de difinita veturilo.

Marija BELOŠEVIĆ

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 007774.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2002, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marija Belošević el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-12