MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

AŬSTRIO

15 % kontraŭ ĉeĥa atomcentralo

La ekstremdekstra Aŭstria Libereca Partio altiris konsiderindan socian subtenon, peticiante subskribojn favore al fermo de ĉeĥa atomelektrejo en Temelin 60 km for de la aŭstra limo.

Laŭ la peticio, organizita dum semajno en januaro, oni vetou eniron de Ĉeĥio en la Eŭropan Union (EU), se la atomelektrejo ne estos fermita. Pro la peticio komplikiĝis la situacio ne nur en rilatoj inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio sed ankaŭ ene de la aŭstra koalicia registaro, en kiu partoprenas kristan-demokrata Popola Partio kaj Libereca Partio.

La ministrejo pri internaj aferoj de Aŭstrio konfirmis, ke la peticion subskribis pli ol 915 000 personoj. Tio konsistigas pli ol 15 procentoj de ĉiuj aŭstroj, posedantaj voĉdon-rajton.

La Libereca Partio nomas tiun rezulton granda sukceso. La eksa ĉefo de tiu partio Jörg Haider [hajda] deklaris, ke la provo decidi la problemojn pri la sekureco de la elektrejo en la intertraktoj kun la ĉeĥa registaro en novembro 2001 fiaskis kaj pro tio oni nun devas okazigi voĉdonon de la loĝantaro.

Sendepende de tio, la partnero de la Libereca Partio en la koalicio – la Popola Partio – deklaris, ke ĝi ne subtenas la vetoon kontraŭ la eniro de Ĉeĥio al la EU.

Minaco de skismo

Jure la nuna peticio ne signifas multon. Ĝi povas nur provoki voĉdonon pri tiu demando en la parlamento. Tamen kune kun tio la peticio povas venigi gravajn sekvojn por la enlanda politika vivo de Aŭstrio kaj estigi fortan baton al la malfortika reganta koalicio, rezulte de kiu eblas provoki antaŭtemplimajn parlamentajn balotojn.

Krome la peticio povas kaŭzi nemalgrandan damaĝon al la aŭstraj-ĉeĥaj rilatoj. Miloš Zeman [zeman], ministro-prezidanto de Ĉeĥio, elpaŝante antaŭe kontraŭ la peticio, deklaris, ke ĝia celo estas ne allasi la ĉeĥojn eniri Eŭropan Union, kaj entute ne certigi atomenergian sekurecon.

La sekvinta interŝanĝo de reciprokaj riproĉoj inter Zeman kaj Haider, okazinta en la semajno de subskrib-kolekto, stimulis multajn aŭstrojn subskribi la peticion. Ŝajne la demando pri la EU-plivastigo kiel antaŭe provokas en Aŭstrio gravan debaton.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 007750.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2002, numero 03, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-13