MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Terorismo (5)

Mito, kiu forfumiĝis la 11an de septembro, rilatis al la nevenkeblo de la „ekstrem-potenco”, priskribita antaŭ tiu dato de Stefan Maul (MONATO, 2000/09, p. 5). Senpripense George W. Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Parlamentanoj kaj senatanoj kuniĝis poste, galvanizite de freneza serĉo pri la fifarintoj de ĉi tiu horora krimo. Ŝanceliĝinte de la komenca ŝoko tamen, kaj dum la polvo surfundiĝis, George W. Bush ŝajne konsciiĝis, ke elserĉi kanajlojn el ĉi tia grandega mondo, plena de tiomaj kaŝejoj, postulos tutmondan kunlaboron. Li devos varbi subtenon de la multaj ŝtatoj, kiujn li ripete estis kontraŭinta pro sia impertinenta malatento de internaciaj traktatoj kaj de respondeco pri la gravegaj, longtempaj bezonoj de la tutmonda komunumo. Traktado pri terorismo, mediaj kataklismoj kaj milito devos esti kunordigita fortostreĉado. Kaj nenia tutmonda regado estos defendebla, kiu permesos al sia direktoro samtempe esti la persekutisto de krimaj akuzitoj, ilia ĵuriano kaj ilia juĝisto sen kontroloj kaj kontraŭpezoj. La bezono por la Internacia Krimkortumo denove demonstriĝas kiel neniam antaŭe.

Betty REFIOR, Usono

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 007641.php.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Betty Refior el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-09