MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ĈEĤA RESPUBLIKO

Senato sen ŝato

Nur iom pli ol kvinono de la balot-rajtigitoj en Ĉeĥa Respubliko voĉdonis dum elektoj por la senato, la supera ĉambro de la parlamento. Elektota estis triono de la senatanoj, kaj karakterizis la baloton partoprenado de multnombraj senpartiaj kandidatoj.

Venkis -- surprize -- t.n. kvarkoalicio de la dekstra senata alo; tamen multaj elektitoj famiĝis pro sia defendado de civitanaj rajtoj. Perdis multajn seĝojn la gvidanta parlamenta koalicio konsistanta el socialdemokratoj kaj la plej forta opozicia Civitana Demokratia Partio.

La senato ekestis pro forta subteno de Prezidanto Havel, tamen multaj ĉeĥoj argumentis, ke malgranda kaj malriĉa lando kia Ĉeĥa Respubliko ne povas ĝui tian lukson. Neintereson pri la elektoj kaŭzis i.a. ekonomia malcerteco kaj alta senlaboreco (10 % de la loĝantaro), kreskanta krimeco kaj neplenumo de antaŭaj politikaj promesoj.

Povas esti ankaŭ, ke homoj sopiras je pli facile komprenebla politikaro -- eĉ principaro. Esprimis sin instruisto el Ledce antaŭ la baloto tiel: "Ni bezonas modernan dekalogon. Ĉi dekalogo estu klara, esprimpova, konciza, al ĉiu facile komprenebla. Ĝi estu unusignifa, la sama por reĝo kaj subulo, sinjoro kaj servisto. Ĝi devas havi saman sencon en ĉiuj lingvoj. Ni devas interkonsenti pri pano, akvo, rajtoj kaj libereco."

Josef HRADIL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josef Hradil el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01