MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

REAGO

Ne tiom negative ...

Irlanda leganto riproĉis min pro miaj raportoj pri mistrakto de eksterlandanoj en la Irlanda Respubliko. La leganto asertas, ke mi donas misan impreson, ke irlandanoj estas rasismaj kaj ksenofobaj. Mi konsentas, ke mi eble tro emfazis negativajn reagojn rilate fremdulojn. Mi pretas kredi, ke rasismaj atakoj okazas malpli en Irlando ol en kelkaj aliaj eŭropaj landoj. Laŭ mia sperto, irlandanoj estas plejparte afablaj kaj gastamaj. Multaj ordinaraj irlandanoj estas sincere kaj profunde homaramaj.

Oni povus mencii, ekzemple, dublinan buskondukiston Tom Hyland [hajland], kiu iniciatis kampanjon por helpi la popolon de Orienta Timoro, kaj dommastruminon Edie Roche [idi roĉ], kiu dediĉis sian vivon al belorusaj infanoj malsanigitaj pro la nuklea katastrofo en Ĉernobilo. Tiaj homoj abundas en la Verda Insulo.

Tamen la malagrablaĵoj kaj atakoj, kiujn mi menciis, vere okazis -- kaj sekvis pliaj. Pakistanaj kuracistoj, laborantaj en urbo Nenagh [nina], estas insultitaj en trinkejo: la nazo de unu estis rompita. Alia grupo el Pakistano -- ĉi-foje komercistoj kun validaj vizoj -- estis malliberigita dum tuta semajno, ĉar oni senbaze kredis ilin kontraŭleĝaj enmigrantoj. Feliĉe, la plimulto da irlandanoj ne montras similan paranojon en siaj rilatoj kun eksterlandanoj kaj ĉi tion mi volonte reemfazas.

Garbhan MAC AOIDH
Guido van DAMME

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29