MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Vatikano rebatas (4)

Mi legis (MONATO, 2000/11, p. 5), elplume de la ĉefredaktoro Maul, du asertojn, kiujn mi el historia kaj morala vidpunktoj ne povas lasi senkomentaj. Ne estas vero, ke serboj havas neniajn spertojn pri demokratio, ĝuste kontraŭe. La reĝlando Serbio en sia lasta periodo transprenis la tiam plej modernan kaj liberalan belgan konstitucion por sia bezono. La diferenco inter tiu bela papero kaj certe malpli bela praktiko ne estis specifo de la serbia ŝtato; tio estas la problemo de ĉiuj demokratioj ĝis niaj tagoj. Estas menciinda fakto, ke la reĝo Petro 1a, kiu defendis sian ŝtaton kontraŭ la aŭstrohungara invado kaj formis la reĝlandon de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiel studento en Londono tradukis la faman libron de J. S. Mill "Eseo pri libereco", kiu apartenas al la fundamentaj tekstoj de la demokratia pensado. Eĉ sub la despota regado de Milošević ĉiam denove la popolo protestis, multe pli ol protestis aliaj popoloj en similaj okazoj.

La rimarko pri la papo Pio 9a, ke li "ekzekutigis" homojn, eĉ se tio estas vera, estas sensenca, ĉar tiutempe ĉiuj ŝtatestroj aplikis mortpunojn. Ĉu oni povas preni por krimulo la tribunalon en Nürnberg, kiu ekzekutigis hitlerajn krimulojn?

Vinko OŠLAK, Aŭstrio


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-02