MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

PENTRADO

Mia ateliero estas mia ĝardeno

Multloke en la mondo artemuloj festas nuntempe la verkaron de la kataluna artisto Joan [Juán] Miró, laste, subtene al la koncerna aŭtonoma hispania regiono, en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Sed ankaŭ en la muzeo de Ludwigshafen (industria urbo en la sud-okcidento de Germanio, konata pro la firmao BASF, apud la rivero Rejno) oni honoris la pentriston per ekspozicio en ĉeesto de pli ol 1500 personoj.

Certe ne nur la renomo de la artisto allogis tiom da homoj. Aldoniĝas plia kialo: en 1979 Miró plenumis la peton ornami per ceramikaĵoj la sudan muron de la muzeo. Tiam jam malsana, li tamen desegnis la originalaĵojn, kiujn lia samlanda kunlaboranto Joan Gardy Artigas fiksis meti-artece sur kahelojn. Tiel ekestis unu el la plej grandaj (10 oble 55 m) bildartaĵoj de la mondo, fieraĵo de Ludwigshafen kaj de la paginta firmao BASF.

Dum la nuna ekspozicio de la bildoj de Miró oni prezentas pli ol 130 verkojn el ĉiuj liaj kreaj fazoj. Ĉe la malfermo paroleme abundis urbaj, ŝtataj, subtenaj reprezentantoj, aŭdiĝis nova kataluna muziko. Ĉeestis ankaŭ la nepo de Miró, videble jam sperta en internaciaj komercaj traktadoj.

La superrigardo pri la verko de Joan Miró, pri la verkado dum pli ol duona jarcento, rigardeblas almenaŭ ĝis la fino de februaro 2001 en la muzeo de Ludwigshafen.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29