MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Antisemitismo kaj antijudismo

Atente relegante la papan dokumenton pri la pardonpeto pro la pekoj de katolikoj, kaj oficialajn komentojn pri ĝi, mi ne trovas ke la papo pardonpetis pro antisemitismo de katolikoj. Ĉu okazas ke Maul kunigas kaj veldas (MONATO, 2000/11, p. 5) antisemitismon kun antijudismo? Pri tiu lasta la papo, jes, pardonpetis. La du konceptoj ne koincidas inter si: la dua fakte kulpigas pro konduto, vere aŭ supoze, nejusta aŭ malmorala ktp; la unua rifuzas kaj kondamnas pro rasaj motivoj. Ne kredindas ke la laŭjarcenta oponado al judismo de epigonoj de kristanismo, katolika kaj protestanta kaj alispece kristana, povis naskiĝi el la volo ekskludi rasojn el la universala savo farita de Kristo.

Antonio CAPPELLO, Italio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antonio CAPPELLO el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29