MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Fondi eklezion?

Berveling, kiu emas al la bezono detrui la kongruecon de la Dominus Iesus per sia propra vidpunkto pri kristanismo, asertas ke historie tute ne certas ĉu entute Jesuo iam celis fondi eklezion disde judismo (MONATO, 2000/11, p. 18). Sendube tiu ne tute malĉifrebla lia aserto trovas ankoraŭ subtenantojn, kvankam nombre malpliiĝantajn; tamen necesas ke ni sukcesu distingi, en Berveling, tion kio devenas el lia historia rekonstruo disde tio kio devenas el lia konfesia kontraŭeco al la universalaj supereco kaj senerareco, kiun la papo atribuas al si. Fakte, la aserto de Berveling kontrastas kun Mateo 16, kun la jesua kreado de sakramentoj, kun la levo de la apostoloj al sacerdota rango de la nova interligo, kun ilia starigo kiel majstroj de popoloj laŭ Mateo 28, kun la daŭra insisto pri la obeo al la episkopoj en paŭlaj leteroj kaj en la tuj sinsekvaj kristanaj komunumoj ktp. Elementoj tiuj kun aliaj evidentigas ke Jesuo intencis originigi eklezion.

Pastro Duilio MAGNANI, Italio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Duilio MAGNANI el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29