MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

BACH 2000

Finiĝis la Bach-jaro

Johano Sebastiano Baĥo (nacilingve Bach) en 1750, la jaro de sia morto, ne povis fini sian lastan verkon, "La arto de fugo". Hodiaŭ oni povas nur supozi, kiagrade la tuto estas finita. Sed ĝi ricevis signifon kaj dignon per okazaĵo, kiun la filo Karlo Filipo Emanuelo Baĥo notis fine de la nefinita partituro tiel: "Super tiu ĉi fugo, tie, kie estas notita la nomo `Bach' en la kontrasta temo, mortis la aŭtoro". Fakte, tiel "signis" la granda komponisto sian lastan verkon. Kompreneble la notado ne okazis per literoj, sed per muziknotoj akurate bildigantaj la nomon Bach.

Ne ĉiu muziknotsistemo tion ebligas, sed la germana metodo nomi la muziksignojn -- jes. Laŭ ĝi ĉiu litero de la nomo Bach rilatas al certa muziknoto. Baĥo antaŭe tre ŝpareme utiligis tiun sigelon, sed konscie kronis sian lastan verkon per ĝi. Estas ĉiam emociige aŭskulti la fragmenton, precipe fine, kiam post la eksono de la fama nomo la lastaj tonoj malaperas en eterna silento, kvazaŭ la morto ĉi-momente forprenus plumon el la mano de la aŭtoro.

Post la morto Baĥo malaperis el konscio de la granda muzika mondo, sed reaperis triumfe en 1829 per postlongatempa prezentado de la "Pasiono laŭ Mateo". Jam Betoveno laŭdegis sian antaŭulon per la diraĵo: "Lia nomo ne estu Bach (`rivereto' en la germana lingvo), sed maro!" Li eĉ planis verki uverturon pri ĉi tiu nomo. Bedaŭrinde li ne povis realigi tion, sed multaj postaj komponistoj verkis pecojn omaĝe al Baĥo, utiligante la kvar muzikajn literojn. Ankaŭ la nuna memorjaro estigis aron da tiaj verkoj. Tiel ducent kvindek jarojn post la morto de tiu unika komponisto oni daŭre aŭskultas ne nur muzikon de li, sed ankaŭ verkojn dediĉitajn al li kaj inspiritajn de lia muzika potenco kaj de lia nomo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29