MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

Energia katastrofo

La ekonomia situacio de Albanio daŭre estas malfacila. En la aŭtuno de 2000 oni travivas energian katastrofon, ĉar -- kontraste al aliaj eŭropaj landoj -- ne pluvis sufiĉe. Tial la generatoroj, kiuj ĉefe uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito. Mankas elektra kurento dum po 14 ĝis 16 horoj tagnokte.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl SELIMI el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29