MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Fremdula UN-legio

Jacques Doudy en sia bonintenca kritiko (MONATO, 2000/10, p. 4) ne priatentis la fakton, ke ekzempleco ne identas kun sameco. Proponante dungotan soldataron pere de kiu UN protektu senkulpajn viktimojn de kruelaj frenezaĵoj, neniu racia persono rekomendus senbridajn sovaĝulojn. Tiaj UN-taĉmentoj memkompreneble devus esti trejnitaj milite kaj morale, ĉiel altkvalite, kaj kontrolataj de altkvalitaj oficiroj. Tiaj UN-militistoj tre verŝajne estus savintaj milojn da senkulpaj viktimoj en Ruando kaj eks-Jugoslavio. Almenaŭ ili povus fari tion estontece.

Werner SCHAD, Argentino

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Schad el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29