MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Demokratio blokita

Direktiĝis post la oktobraj komunumaj elektoj en Belgio ĉiuj okuloj al Antverpeno, kie la ekstremdekstra Flandra Bloko trovis sin sufiĉe potenca por lamigi urban regadon. La aliaj partioj, sin nomantaj “la demokratiaj partioj”, kiuj jam decidis ne kunlabori kun Flandra Bloko, devis trovi inter si kompromison por estri la urbon. Ĉar la partioj konsistas el dekstra, centra, maldekstra kaj verda grupoj, evidentas, ke kompromisi ne facilas.

Premis la aliajn partiojn Flandra Bloko, kiu proponis al la ĉefo de la liberaluloj la postenon de urbestro, kondiĉe ke tiuj kune kun Flandra Bloko estru la urbon. La antverpena koalicio eltenis; tamen ne aliloke en Flandrio. En Vilvoorde, antaŭurbo de Bruselo kaj loĝloko de la iama ĉefministro Jean-Luc Dehaene [ĵa-lik dehane], ekestis malakordo inter liberaluloj kaj la kristandemokrata partio (CVP) de Dehaene. Tiu, ambiciinte la urbestrecon, tamen ne sukcesis akiri sufiĉe da seĝoj por atingi kun socialistoj kaj verduloj majoritaton. Mankas al la kristandemokratoj unu seĝo.

Urbestra skarpo

Finfine disvastiĝis la novaĵo, ke membro de Flandra Bloko pretus aliĝi al la kristandemokrata partio aŭ membriĝi kiel “sendependulo” en la komunuma konsilio. Tio permesus al Dehaene akiri la sopiratan urbestran skarpon. Jen situacio laŭ la aŭstra modelo: interpartia malkonkordo malfermas la pordon al dekstruloj, por ke tiuj sin premtrudu en registaran pozicion.

La kristandemokratoj asertis, ke ilin alvokis la koncerna membro de Flandra Bloko, Rita van Dam; CVP tamen povis akcepti nur la “sendependulan statuson” kaj promesis nenion ajn. Van Dam ĵuris, ke alparolis ŝin gravuloj el CVP kaj promesis skabenan seĝon. Plie, pri sia demarŝo, ŝi informis la nacian partion, kiu permesis tiun ĉi paŝon por vidi, kiom CVP cedus. CVP insistis, ke Flandra Bloko starigis por ĝi kaptilon; Flandra Bloko rebatis, ke en propran kaptilon falis CVP.

Oni povas miri, ke Dehaene, sperta pri tikla belga politiko, tiel facile kapteblis. Aliflanke, li estas politike tro ruza por riski infekton de Flandra Bloko. Kio ajn estas la vero, klare videblas, ke necesas socia purigado, por ke denove regu demokratio kaj fido je politika agado. Same klaras, ke tiu ĉi afero ege malhelpas atingi tiun celon.

Guido van DAMME

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Guido van Damme el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09