MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

POŜTELEFONOJ

Ĉu beno aŭ malbeno?

Ĉie oni vidas kaj aŭdas homojn, parolantaj per porteblaj telefonoj. En Japanio troviĝas 50 milionoj da poŝtelefonoj, kio signifas, ke ĉiu dua japano posedas tian aparaton. Multaj diras, ke ili ne povas vivi sen ĝi.

Porteblaj telefonoj malbone efikis sur fiksitajn, publikajn aparatojn. En 1995 japanoj faris 8,7 miliardojn da telefonvokoj per publikaj aparatoj: en 1999 nur 2,9 miliardojn. Tio signifas deficiton de 56,3 miliardoj da enoj por la japana telefon-kompanio NTT, kiu komencis malmunti publikajn telefonojn. Antaŭ 100 jaroj ekfunkciis publikaj telefonoj en Tokio, sed nun ili ekmalaperas.

Porteblaj telefonoj rimarkinde influas la vivon. Mankas al nunaj gejunuloj sperto grupe ludi: ili malfacile rilatas kun aliaj homoj. Helpas porteblaj telefonoj, per kiuj ili serĉas kunludontojn, sendas mesaĝojn kaj ofte senĉese parolas. Tamen telefonoj tiaj tentas gejunulojn sekrete kontakti amikojn sen scio de la gepatroj. Laŭ enketo en 1999 unu el kvar altlernejanoj (15-17 jaraj) seksumis: tiuj, kiuj posedas poŝtelefonon, pli aventurumas ol neposedantoj.

Sekrete paroli

Kiam oni posedis familie nur unu telefonon, la aparato troviĝis en komuna ĉambro. Familianoj ne povis sekrete paroli. Tiam gepatroj sciis, kun kiu kaj pri kio parolis la gefiloj. Nuntempe oni ne povas tiel kontroli konversaciojn de gejunuloj. Sed ne nur junaj homoj profitas de la flekseblo de porteblaj telefonoj: ŝajnas, ke pro la eblo private telefoni kreskas adulto. Same krimoj: krimulo aĉetas porteblan telefonon, uzas ĝin dum monato kaj poste forĵetas ĝin, tiel ke la polico apenaŭ povas esplori.

Telefono proksimigis homojn. Ĉu tamen ankaŭ la portebla telefono proksimigas homojn? Eble ne: efektive ĝi povas disigi homojn, aparte familiojn. Por laboristoj ĝi povas esti ŝnuro liganta onin 24 horojn tage al laborejo. Por junaj kaj pli maljunaj homoj ĝi povas ebligi eksterfamiliajn rilatojn. Ankaŭ krimulojn ĝi povas forŝiri for de la familia hejmo.

HORI Jasuo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de HORI Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01