MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Malbonan nokton!

Laŭ esploroj en Litovio ĉ. 50 % de la popolo mallonge kaj nesufiĉe dormas. Litovoj dormas mezume ne pli ol 6 horojn: malbona rezulto kompare kun aliaj eŭropaj landoj. Efektive aŭto-akcidentoj devigis esploron pri maldormo: kalkulite estas, ke ĉ. 20 % de la akcidentoj okazas pro ekdormo de ŝoforoj. Apartan problemon kaŭzas turismaj firmaoj, kiuj por ŝpari monon dormigas aŭtobus-ŝoforojn ne en hoteloj, sed en la veturiloj. Ĉi-somere du aŭtobusoj el Litovio suferis akcidentojn en Pollando. Oni suspektas, ke la ŝoforoj ekdormis.

Antanas GRINCEVIČIUS/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antanas G. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29