MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

(sen titolo)

En septembro litova aviadisto Jurgis Kairys efektivigis tion, kion ĝis nun faris neniu alia en la mondo. Sian aviadilon li pilotis renversite sub ponto trans rivero Nemunas. Ĉeestis ne nur miloj da spektantoj sed ankaŭ monda aŭtokonkursa ĉampiono Mika Hakkinen. Monpunon tamen riskis la aviadisto pro tio, ke sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao.

Guido van DLAST/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29