MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

Per tramo tra nia planeda sistemo

La Scienca Semajno, okazigita en 2000 en multaj aŭstraj urboj, allogis milojn da interesitoj. Multfacetaj estis la aranĝoj: “Ne timu teknikon”, “Ĉu vi bone aŭdas?”, “Turkoj en Vieno”, “Lingvo kaj humoro” kaj 350 aliaj. Ne malpli ol 1000 sciencistoj montris, ke scienco estas nek “seka”, nek vivofremda. Plej originalan ideon havis la astronomoj, kiuj montris modelon de nia planeda sistemo en skalo 1 : 2 400 000 000. En la urbocentro, je la finhaltejo de la tramo 41 videblis tabuloj kun informoj pri nia Suno kaj la sunproksimaj planedoj, je la sinsekvaj haltejoj tabuloj pri Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono. Do oni povis veturi trame tra la planeda sistemo, sed kvazaŭ je 30-obla lumrapideco, kio fizike ne eblas. Tiel oni vidis, kiel malgrandaj estas la planedoj rilate al la distancoj: en tiu modelo la diametro de nia Tero estas nur 6 milimetroj, sed la distanco al la proksimaj Venuso aŭ Marso estas unu tramhaltejo, do preskaŭ unu kilometro!

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 007104.

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 04, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-06