MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Brrrr ...

Futbalon ludis geukrainoj ĉe norda poluso -- kaj kelkaj tie eĉ naĝis. La "matĉo" okazis, kiam 22-homa skipo sukcese atingis la poluson per paraŝutoj, saltinte el armea aviadilo je alteco de 1500 m. Samtempe kreis rekordon la pilotoj, kiuj unuafoje surterigis aviadilon ĉe la poluso sur nepreparita loko. Tiea temperaturo: -27 gradoj.

Araneo

Araneo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Araneo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-07