MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Morti miskomprene (3)

Ekzistas fonetike/fonologie pli laŭregulaj lingvoj ol la angla, kiel la finna, serba, turka kaj -- kun du esceptoj -- la kartvela (kie r kaj l foje ne estas prononcataj, ekzemple en "rva" (sep) kaj "saĥlŝi" (en la domo)). Aliflanke montras la du anglaj stenografioj (Pitman-a kaj Gregg-a) ke ja ekzistas norma angla en la komerco, scienco kaj aliaj terenoj.

Kian signifon tamen havas tiaj helpsistemoj kiel la ITA (Initial Teaching Alphabet -- komenca instrua alfabeto), la ŝava alfabeto kaj tiu de la mormonoj (Desereta skribo -- "deseret" estas mielabelo en la nefiida lingvo -- vidu ĉi tie la Libron de Mormon)? Ili estas kaj estis legohelpo al angle parolantaj infanoj kaj prononchelpo al neanglalingvanoj. Do, la obstaklo de nelaŭfonetika skribmaniero de la angla estas reala, kvankam aliarilate: ĝi malfaciligas lernadon de ĝi kaj tiel la alkutimiĝo al la parola lingvo estas laŭe penoplena. Kiam tio tamen estas majstrita, tiam kompreneble la literumo de la angla havas nenian ajn influon al la parola interkomunikado.

Tamen la morsa alfabeto eble ankoraŭ havas neatenditan signifon al ni. La sonaj signoj de ĝi estas ekkoneblaj eĉ ĉe malbonega radia funkcio. Ĉe la surmara navigado ekzistas tuta aparta ĉifro. AKMIN EBWAX signifas "mi alvenos vendrede"; EBWAX estas vendredo. Ekzistas ankaŭ trilitera ĉifro kiu estas pli kutima. Ili baziĝas sur la angla tiusence ke la alfabeta ordo de la ĉifrovortoj kongruas kun la alfabeta ordo de la anglaj esprimoj.

Fieder WEIGOLD, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29