MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Morti miskomprene (1)

"Ĉu ni mortu miskomprene? (2)" (MONATO, 2000/10, p. 23). La napokapa, amatora ĵurnalisto fanatike deliranta, Hajd-parka, freneza angulparolanto, informas la plenscian, modelan, ne amatoran ĵurnaliston Pejno Simono, ke ĉiuj deliraĵoj el lia degeneriga plumo ĉiam estas fundamentitaj sur faktoj aŭ konstatoj de seriozaj pensuloj, ĉu stultaj aŭ ne. La fontoj de niaj "misasertoj" (laŭ via pejna moŝto) estis kompilitaj de usonano, uzanto de la angla lingvo, Kent Jones el NBC. (Dateline, 18an de januaro 2000. Fatal Words, Communication clashed and aircraft crashes. U. of Chicago Press, 1994. Steven Cushing. 162 p.) kaj "La Reppublica", 5an de julio 1996. En la sama MONATO, p. 23, la "Flugilhavaj vortoj" de Garbhan MacAoidh, ankaŭ anglalingvano, montras klare kaj klere aspektojn de netaŭgeco de la angla lingvo por aviado.

Jes, mayday - m'aider - mede (helpon), estas la urĝiga, fakĵargona signalo, kiun la legantoj de MONATO devas disaŭdigi por eviti la "buŝuman", definitivan kraŝon de libera, objektiva informado fronte al la vipura ĵurnalismo en stilo de jezuito, Pejno Simono.

Gilbert LEDON, Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gilbert Ledon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-08