MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ridindig(n)e neridinda (1)

Jam ofte mi taksis, ke mankas veraj ridigoj en la rubriko "Humuro" de MONATO, sed la ero "Kiel savi la germanan kulturon" (MONATO, 2000/11, p. 30) superis (aŭ pli ĝuste: subis) ĉiujn ĝisnunajn limojn. Tia teksto povus distri sian publikon en ia nacia revuo, kies legantaro kontentas en sia nescio pri alilandaĵoj, sed ĝi absolute maltaŭgas en internacia revuo -- krom se la celo estas montri, ke germanoj plejparte estas efektive homoj kun minimuma kompreno pri interkulturaj aferoj. Alilandaj (negermanaj) legantoj malfacile vidas humuron en tiaj plumpaj frazoj, kaj la verkinto devus honti pri nekapablo alpreni pli sennacian perspektivon.

Brian MOON, Luksemburgio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29