MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LITOVIO

Venkintoj malvenkas

Venkis en parlamentaj elektoj en Litovio socialdemokrata koalicio de eksa prezidanto Algirdas Brazauskas. La koalicio, konsistanta el kvar maldekstremaj partioj, gajnis en la nova parlamento 51 mandatojn. En dua loko gajnis 34 mandatojn Liberala Partio, en tria loko gajnis 29 mandatojn socialliberala Nova Unio. La konservativa Unio de Patrujo, la reginta partio de Vytautas Landsbergis, akiris nur naŭ mandatojn.

Tamen la rezulto ne ĝojigis Brazauskas-on, ĉar la partioj en dua kaj tria lokoj laŭmandate superas la koalicion kaj tiel povis formi novan registaron. Malvenkis la venkintoj, ĉar la prezidanto de Litovio, Valdas Adamkus, potencon liveris al la liberaluloj kaj socialliberaluloj. Antaŭvidata estas forta, reformema kabineto.

En la elektoj partoprenis 28 politikaj partioj el la 39 ekzistantaj. Elektiĝis laŭ proporcia principo 70 parlamentanoj: balotis 56,15 % de la rajtigitaj civitanoj.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01