MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Romkatolika

Recenzante la biblian libron Nombroj (MONATO, 2000/8, p. 24) laŭ la ĵusa traduko de Berveling, J. Camacho rilate la fragmenton 9, 15-18, kie dio ordonas aĉaĵojn, atribuas al la romkatolika versio interpreton tro naivan (aŭ eble, trompe ruzan?). Ne ekzistas versio katolika: se versio signifas tradukon, nu da tiuj estas dekoj kaj centoj (eble miloj) en la katolika medio; se ĝi signifas interpreton, nu ĉu Camacho konsultis verkojn kaj homojn de centoj da teologiaj fakultatoj de la katolikaj medioj (krom tiuj seminariaj)? Eble Camacho kredas ke la novaj historiografioj kaj antropologioj kaj etnografioj kaj arkeologioj kaj psikologioj ktp pasis sur la kapo de katolikoj sen evoluigi iliajn pensojn? Ĉu eblas ignori la aktualajn manierojn diversajn malkovri la dian vorton tra la ruzecoj de tiamaj pastroj ... por gvidi ... konvinki sian gregon kiel oportune rimarkas Camacho?

Z Amando, Italio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Amando Zecchin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-18