MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Trans recenzaj limoj

La recenzo de la verko "Modernaj rimedoj de komunikado" (MONATO, 2000/9, p. 23) certe ne apartenas al la molaĉaj prijuĝoj, kiujn Renato Corsetti iam trafe resumis per "tamen aĉetinda verko". Mi konfesas, ke kiel unu el la kritikataj aŭtoroj mi multe profitis el la teksto.

Sed mi opinias, ke la recenzanto klare transiris la limojn de deca stilo kaj honesteco, skribante "[t]iujn tekstojn oni perforte kaj tute senhonte premegis en la tri eblajn rubrikojn de la libro". Eĉ se la organizintoj de la konferenco KAEST 1998 (kiun la recenzanto eĉ ne mencias, kvankam el ĝi venis la kontribuoj de la libro) havus la intencon agi tiel "senhonte", ili ne bezonus tion fari, ĉar la tria rubriko, "scienco kaj tekniko ĝenerale", estis intence tiom vasta, ke ĝi povis senprobleme akcepti ĉiun sciencan aŭ teknikan prelegon. (Ĝuste tiu sekcio estis la sola, kiu akiris plaĉon en la okuloj de la recenzanto.) Ke tamen 70 % el la prelegoj taŭge trafis en la du aliajn kategoriojn, pruvas, ke la partoprenantoj serioze koncentriĝis al la specialaj temoj de la konferenco kaj ne kunĵetis iujn "jam pretajn prelegojn".

Honesta recenzanto restu ĉe la enhavo kaj ne hipotezu pri la eblaj ekster-verkaj fi-intencoj de la aŭtoroj aŭ redaktistoj.

Reinhard FÖSSMEIER, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinhard Fössmeier el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29