MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Estimataj gelegantoj,

ke por gazeto mem oni nepre bezonas paperon, estas klare. Sed kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de foruzado de papero: ne plu necesos (surpaperaj) manuskriptoj, kaj raportoj de informagentejoj kaj korespondantoj ne plu alvenos en papera formo, ĉar ili eniras rekte la komputilon. La spertoj nun jam pli ol dekjaraj tamen montras ion alian. Ekzemplo informagentejoj: Antaŭe ili sendis teleksojn, kiuj estis elpresitaj en 3 ekzempleroj; avantaĝo estis, ke por tio oni uzis rulaĵojn, tiel ke oni povis tondi tekstojn en necesa formato, do por 10linia informeto bezonis nur peceton. Sed oni devis elpresi ĉion, ankaŭ nebezonatajn tekstojn. Nun do oni povas legi ĉion sur ekrano kaj elpresi nur tiujn tekstojn, kiujn oni volas havi. Sed malavantaĝo estas, ke presiloj havas nur normajn paperformatojn, do ankaŭ deklinia notico foruzas folion A4. Krome nun ĉiu redaktoro povas elpresi -- kaj elpresas fervore, tiel ke la sama teksto troviĝas sur multaj skribotabloj. Kromkrome pro la multe pli rapida tekniko, informagentejoj nun elsendas dekoblan kvanton da tekstoj. Do foruzado de papero kreskis enorme. Nu jes, sed ne plu necesas manuskriptoj, ĉar kutime oni tajpas per komputilo. Tamen preskaŭ ĉiuj redaktoroj, fininte artikolon, elpresas ĝin por reviziado kaj kontrolo, kiuj estas multe pli simplaj kaj efikaj sur papero -- do denove kresko de paperkvanto... Tio validas, cetere, ne nur por ĵurnaloj sed ankaŭ por MONATO, kies redaktoroj ĉiuj uzas Interreton por sendi artikolojn. Mi tamen, ricevinte ilin, kutime ne tuj povas legi sur ekrano (kio krome damaĝas okulojn) kaj do elpresas. Neniam antaŭe mi devis foruzi tiom da papero por nia magazino. Jen la alia flanko de l' medalo "progreso".

Sincere via

Stefan AUL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29