MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Muroj dumiljaraj solidas

Kia koincido: pri "kulturo de paco" diskutis la 85a Universala Kongreso de Esperanto en Israelo, kie antaŭ pli ol dumil jaroj naskiĝis sanktaj profetoj, el kiuj fontis testamentoj regantaj nian mistikan mondon ĝis nun. Sed unu tagon antaŭ la komenciĝo de la kongreso plia pinta hegemoniporta konferenco por paco, en fora Camp David (Kampo de Davido), per malsukceso aŭguris la neeblon atingi formulon por kulturo de paco.

Þtonaj urboj

Se la fulme konstruitaj feraj kurtenoj de l' modernaj faŝismoj sufiĉe rapide rustiĝas kaj disfalas, tio tute ne okazas rilate al ŝtonaj urboj. "La ŝtona urbo" de Anna Löwenstein, Romo, jam servutigis rabitajn keltojn. Tiuj sklavoj, tiam sukcesis elaĉeti sian liberon, ankaŭ per mono, ene de evoluantaj kredoj!

Nuntempe la ŝtonaj urboj ne plu permesas la evoluon de la homaj dogmoj el malraciaj fidoj kaj kredoj. Ne plu la homaj korpoj estas katenitaj, sed la homaj mensoj lamente sin kroĉas al tiuj ŝtonaj urboj. La ŝtonoj kaj tekstoj estas la samaj, sed la testamentojn la homoj daŭre interpretas por ilin konservi, laŭ la fantazio de siaj halucinoj, kaj terure, eĉ nome de scienco.

Astronomo pravigas biblion

En Universalaj Kongresoj de Esperanto oni povas vidi plej neimageblajn aferojn. En la Internacia Kongresa Universitato profesia astronomo, astrologie, per majstra vortoĵonglado pravigis bibliaĵojn, kio altnivele kontribuis al la solidigo de muroj, de la kulturo de milito, ĝuste kiam oni vane parolis pri "kulturo de paco".

Feliĉe, la prezidanto de UEA, Kep Enderby, per klara rigardo de klerulo, nekonformisme, deklaris, ke el tiuj ŝtonaj muroj disradias tutmondaj konfliktoj.

Arabaj serpentoj

La influa rabeno Ovadia Josef en siaj predikoj citas Talmudon, laŭ kiu dio bedaŭras la kreon de la islamidoj, la "arabaj serpentoj" ... kio montras, ke ne tre baldaŭ la islama popolo kunekposedos la ŝtonajn murojn, kiuj "kuŝe" staregas en Jerusalemo, Nazareto kaj aliaj lokoj. "Ni estu toleremaj, sed nia toleremo havas limojn: ni ne povas akcepti la maltoleremon", tolereme aldonis ateistoj.

Same, Nobel-premiito pri paco, Þimon Peres, kiu malgajnis la israelan prezidantecon sed alte protektis la kongreson, mesaĝis laŭ Genezo, ke ni eltenu la punon de Babel-turo; tasko tute ne simpla.

Kalota ĉapo, ĉadora vualo, krucifikso

Ĉe tiuj solidaj dumiljaraj ŝtonaj muroj impresas la refortiĝo de la homaj kredoj. Tio okazas sendepende ĉu la devotuloj kaŝas sian verton sub kaloto, sian hipokritan mienon sub vualo aŭ pendumas sin sur krucifikson. Kun sanktaj testamentoj en la manoj, ili surloke ree vivas la miraklojn. Sub 42-centigrada temperaturo, ja halucinodona, la mistikaj mensoj revidas el akvo vinon, la panetoj multobliĝas, la sankta-paŭlaj fiŝoj el galilea maro la retojn de l' fiŝkaptistoj plenigas!

Dume, la homaro korpe kaj anime mizeras ĉar, ja, la muroj dumiljaraj solidas.

Gilbert LEDON

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gilbert Ledon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-15