MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

Kiel savi la germanan kulturon

Germana deputito Frito Graso havas bonan ideon, kiel savi la propran kulturon. Ni parolis kun li pri tiu ĉi nova iniciato.

Sinjoro deputito, vi kritikas la gastronomion en Germanio. Kion vi riproĉas?

Graso: Nu, vidu mem, promenante tra niaj urboj, ĉu vi trovas iun alian ol eksterlandan gastejon? Vi povas manĝi itale, turke, greke, jugoslave, sed ne germane.

Kion vi proponas?

Graso: Ne proponas sed postulas. Ĉiu restoracio devas oferti minimume unu germanan specialaĵon, ekzemple la tipan porkpiedon kun terpomkaĉo.

Sed ekzemple en turka restoracio tio ne eblas, ĉar islamanoj rajtas eĉ ne tuŝi porkviandon.

Graso: Tio ne estas nia problemo. Turkoj povas dungi neislamajn kuiristojn.

Kaj kiel vi volas certigi, ke oni plenumos vian postulon?

Graso: La leĝo, kiun mi ellaboras, enhavos punpagon por tiuj restoracioj, kiuj ne proponas minimume unu germanan manĝaĵon.

Do iuspeca pic-imposto?

Graso: Ne temas nur pri picejoj, sed kiel mi diris pri ĉiuj negermanaj restoracioj. Do eble pli ĝuste oni povos paroli pri pork-imposto.

Sed ĉu vere ĉiuj germanoj volas manĝi porkaĵon en negermana restoracio?

Graso: Ne temas pri tio, ĉu ili volas aŭ ne, ili devas, se ni ne komplete perdu nian kulturan identecon.

Ĉu tio validos ankaŭ por la usona hamburgaĵo?

Graso: Ne, ĉar kiel jam indikas la nomo, temas ja pri tipe germana manĝaĵo. Hamburgo estas germana, ne usona urbo.

Kio estas pri vegetaranoj?

Graso: Kio estas tio?

Homoj, kiuj ne manĝas viandon.

Graso: Hm. Nu, ili ricevu duoblan porcion da terpomkaĉo.

Ni dankas pro la intervjuo kaj deziras sukceson al via leĝiniciato.

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-08