MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Sutroj kaj saŭdadoj

Ĝis la jaro 1954, mia hejmo estis en Portugalio. En la jaro antaŭ mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon, la lastan portugalan kolonion sur la hinda duoninsulo. En tiuj tempoj oni konstante aŭdis mencion pri ekzotaj kaj apenaŭ konataj lokoj: Goao, Diu, Damão, Marmagão -- kiuj elvokis buntajn imagojn kaj fortajn sentojn: sufokan klimaton, musonan pluvegon, sovaĝajn bestojn, fremdajn lingvojn kaj nekutiman muzikon; odorojn kaj gustojn de kareo kaj mango.

Mi memoras, ke iam mi ĉeestis stratan manifestacion en Lisbono kontraŭ tiu teritoria pretendo de Barato. Kvankam mi neniam volus defendi la imperiismon de eŭropaj ŝtatoj, en tiu okazo mi duonkonscie sentis, ke tio estos la preludo al estingo de unika antikva socio kaj nesenvalora miksita vivmaniero. (La anekso de Goao finfine okazis en 1961.)

Ĉi tiu malgranda kolekto konsistas el 9 noveloj, kies lokoj de agado estas Goao (7), Portugalio (1), kaj Rio de Janeiro (1). Ĉiu novelo estas aparta rakonto, krom la tria (Druva) kaj la sepa (Fideleco), en kiuj rolas la sama vira protagonisto.

La aŭtorino Vimala Devi (pseŭdonimo de Teresa de Almeida) naskiĝis en Goao, kiam ĝi estis portugala kolonio. Þi skribas kun granda amo kaj profunda nostalgio pri sia perdita hejmlando. En tiuj malmultaj paĝoj la leganto spertas la paciencan malesperon de junulinoj sen doto; de senlaboraj edukitoj kiuj, (malkiel siaj fratinoj) ne povas maldignigi sin per manaj taskoj; de malriĉaj mandukaroj (kvazaŭservutuloj); de senmonaj fiŝistoj; de forlasitaj fianĉinoj; de kruele traktitaj vidvinoj; kaj de neakcepteblaj eksterkastaj svatantoj. Tie vi renkontas gastbofilon, kiu oferas sian memrespekton kontraŭ humiliga sekureco; hejmsopiran studenton kaj sukcesan sed malkontentan elmigrinton; kaj amatan maljunan Onklon Salú, kiu konservas sian dignon en la humiliĝo. Ĉiuj estas bildigitaj kun simpatio kaj kompato.

Vimala Devi priskribas kelkajn el la kuriozaj goaaj kutimoj kaj moroj. Antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, ĝi rajtas "establi" bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino. Nekongrua ŝajnas la miksaĵo en la goaa komunumo de elementoj el hindua kaj katolika religioj (kasta sistemo kaj kulto de Ganeŝo, kune kun kristanaj himnoj kaj preĝoj en la konkania lingvo, portugalaj nomoj kaj nomoj de hinduaj gedioj uzataj en la sama familio, ktp). Aliaj moroj estas nek hindaj nek portugalaj, sed unike goaaj.

La tuta novelaro pentras en klara kaj bela lingvaĵo riĉe koloran bildon de fascina sed verŝajne malaperinta socio. Originale verkita en la portugala, ĝi estis esperantigita de la edzo de la aŭtorino, la esperanta poeto Manuel de Seabra. Mi ne havis okazon legi la originalon, sed mi ne dubas, ke la tradukinto fidele konservas la tutan belecon de la portugala teksto.

Precipe kortuŝa mi trovis la lastan frazon de la libro: "Eĉ hodiaŭ, ofte, mi fermas la okulojn kaj tuj revidas la malnovan vilaĝon ... kaj mi ripetas mallaŭte ... en preĝo, ke la olda patrujo, la homoj, neniam mortu en mi ..." Trafe skribis Stefan Zweig, alia ekzilito, en sia Buchmendel: "Ĉiu unikaĵo iĝas pli kaj pli valora en nia senespere unuformiĝanta mondo".

Finfine, estis la portugaloj -- tiu popolo naviganta -- kiu sentis bezonon krei la vorton saudade, nostalgio.

Vimala Devi: Musono. Eld. Al-fab-eto, Skövde, Svedio, 2000. 64 paĝoj. Broŝurita. ISBN 91-89432-01-0. Prezo ĉe FEL: 7,35 eŭroj + afranko.

Garbhan MacAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-08