MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

La benoj de poŝtelefono

La plej utila kaj plej vaste akceptita kreaĵo sendube estas poŝtelefono -- mallonge pt (po-to). Ĵus mi legis en gazeto, ke baldaŭ preskaŭ ĉiu dua germano posedos po-ton. Ĝi plenumas la ardan deziron de la homo, telefoni ĉiam kaj ĉie. Viroj portas sian po-ton ĉe la zono de la pantalono; kiel ĉarme, se oni aŭdas el pantalono anstataŭ malbelajn sonojn la altan "didelit" aŭ alian belan melodion de po-to. Surstrate, en aŭtobuso, trajno, restoracio kaj butiko -- ĉie po-toj "didelitas". Domaĝe, ke ni povas aŭdi nur la duonon de la interbabilado: la respondoj de la partnero restas en nia fantazio.

Utilo de po-to estas abunda. Ĵus du homoj estis liberigitaj el preĝejo, kie oni enŝlosis ilin, dum ili preĝis profunde al dio; tamen ne dio liberigis ilin, sed la polico, kiun ili vokis per po-to. Muzikemaj homoj povas kontribui per po-to al koncerto. Ne estas konsilinde, funkciigi la po-ton, kiam la muziko laŭtas. Pli efike estas dum paŭzeto inter la partoj de sonato; tiam posedanto de po-to povas interrompi la silenton per la alta "didelit" aŭ per aliaj belsonaj melodioj, ekz. el la "Eta noktmuziko" de Mozart aŭ el la "Printempo" de Vivaldi. Konstanta uzado de po-to povas helpi ankaŭ por ĉesi fumi -- provu ekbruligi cigaredon, kiam vi devas teni la po-ton ĉe la orelo.

Sed ĉar ĉiu sono vekas atenton de ĉirkaŭaj aŭskultantoj, la voko de po-to ĝenas multajn homojn. Pro tiu kaj aliaj kialoj bedaŭrinde uzado de po-to estas malpermesita en multaj ejoj de multaj landoj, ekz. malsanulejoj, iuj restoracioj, aviadiloj kaj eĉ en veturanta aŭtomobiloj. Kelkaj estroj de orkestroj postulas punmonon de ludistoj, kiam eksonas ties po-toj dum ekzercado, prezentado aŭ registrado por produkti diskon. Vatikano eĉ malpermesis al la kardinaloj uzi po-ton, kiam ili elektas novan papon. La Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon.

Astrid HANKE

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Astrid Hanke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29