MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

GERMANIO

Reform-fiasko

La komuniko efikis kvazaŭ bombeto en somera Germanio: unu el la plej grandaj kaj renomaj ĵurnaloj, Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ / Frankfurta Ĝenerala Gazeto), ekde la 1a de aŭgusto 2000 denove uzas la antaŭan version de germana ortografio kaj do rezignas pri la reformita skribmaniero, enkondukita de ĉiuj germanaj gazetoj kaj informagentejoj precize unu jaron antaŭe. La (politika!) redakcio de FAZ klarigis la motivon por tiu ĉi surpriza decido tiel: la esencaj celoj de la reformo ne estas atingitaj.

Reagoj estis ambiguaj; iuj instancoj estis ekscititaj, aliaj parolis pri somera teatro. La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio vidis en la paŝo de FAZ “pozitivan signalon” kaj deklaris, ke urĝas “rekonstrui la reformon”. La prezidanto de la konferenco de kulturministroj trankvile diris: la gazetoj libervole transprenis la reformon, do ili povas ankaŭ libere rezigni pri ĝi. Sed “reformon de l’ reformo” por la lernejoj oni ne preparas, li certigis.

La estro de la interŝtata komisiono por la germana ortografio (en tiu ĉi komisiono kunlaboras la germanlingvaj ŝtatoj, krom Germanio precipe Aŭstrio kaj Svisio) bedaŭris la decidon de la redakcio en Frankfurto, sed ne vidis kialon por ŝanĝo. “FAZ evidente ne estas pelata de enhavaj kialoj de la reformo. Motivis ĝin ŝajne la konservativa spirito de la gazeto.”

Elitula gazeto

Efektive, FAZ estas konservativa, sed precipe elitula (reklam-slogano: malantaŭ ĝi sidas prudenta kapo), kaj krome lingve tre konscia; ĝiaj aŭtoroj kaj redaktoroj estas verkistoj, pli ol ĵurnalistoj. Artikolojn skribas granda nombro da propraj korespondantoj; tekstojn de informagentejoj oni uzas nur malgrandparte.

Tian lukson ne havas ordinaraj germanaj ĵurnaloj, kiuj devas plejparte transpreni informojn kaj raportojn de agentejoj – kaj tiuj daŭre aplikas germanan lingvon laŭ la ortografia reformo. Do, demandite pri eventualaj konsekvencoj post la furora resalto de FAZ al la malnova skribmaniero, ĉiuj agentejoj kaj redakcioj de aliaj gazetoj konfirmis, ke ili ne sekvos la vojon de la elitula ĵurnalo en Frankfurt.

La redakcio de la alia granda kaj simile renoma germana ĵurnalo, Süddeutsche Zeitung (SZ / Sudgermana Gazeto) en Munkeno, kiun oni karakterizas “liberala”, deklaris ke la “diletanta” reformo ja ne estis necesa, sed ke la germanoj povas “vivi” kun ĝi. Sed multe pli grave estus batali kontraŭ la “lingvokripliguloj en instancoj, amaskomunikiloj kaj entreprenoj” – aludo precipe al la superŝarĝo per usonanglaj fuŝvortoj.

Instruistoj kontentaj

Instruistoj en (precipe) elementaj lernejoj, kiuj jam de preskaŭ du jaroj praktikas la novan ortografion, konfirmas, ke por la lernantoj la nova skribmaniero estas iom pli konvena: ili eraras malpli multe ol antaŭe.

Kiel ajn, restos la ĥaoso en germana lingvo pro tiel nomata reformo, kiu maksimume estis modifeto de komplika ortografio. Tamen ja, en libertempa periodo, kiam mankis gravaj eventoj, amaskomunikiloj havis ekscitan temon, ĉar kompreneble la diskutadoj daŭris semajnojn. Do almenaŭ redaktoroj ĝojis.

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01