MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Malklariga mallongigo

En mia artikolo "Korczak ridetante", tre mallongigita (MONATO, 2000/07, p. 8), ekestis kelkaj neklaraĵoj. La dua alineo devus komenciĝi per: "Nun la Pola Asocio je la nomo de Janusz Korczak kaj la Fondaĵo "Shalom" esperas omaĝi ...". La nomo "Pola Asocio", kiu troviĝis en la teksto, ne diras, pri kiu asocio temas.

Ĉe la fino de la sama alineo, en la frazo: "La projekto estas energie subtenata interalie de Gołda Tencer ..." devus esti aldonite: "kaj de la prezidantino de Pola Asocio je la nomo de Janusz Korczak, profesorino Jadwiga Bińczycka. La iniciaton patronas la edzino de la prezidanto de Pola Respubliko, Jolanta Kwaśniewska, konata kaj tre alte aprezata pro sia sukcesa agado favore al pluraj noblaj celoj, aparte favoraj al infanoj."

Zofia BANET-FORNALOWA, Pollando

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zofia BANET-FORNALOWA el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29