MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

Malbona investo

Skandalon en Irlando kaŭzis la kandidatigo de iama juĝisto al la estraro de la Eŭropa Investobanko. La juĝisto, Hugh O'Flaherty [hju oflaherti], pasintjare eksiĝis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontraŭleĝe agis.

La juĝisto elprizonigis arkitekton kondamnitan al kvar jaroj en malliberejo pro trafik-akcidento. La arkitekto stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h tra laborista kvartalo, kiam li fatale trafis familion. La virino tuj mortis; ŝiaj filoj grave vundiĝis kaj ankaŭ ŝia edzo, kiu dum tri jaroj ne plu laboras kaj vivtenas sian familion per sociala monhelpo.

Sovaĝa

Dum neformala sesio de la kortumo O'Flaherty deklaris la punon "sovaĝa" (malgraŭ tio, ke li iam kondamnis junan heroin-dependulinon, kiu ŝtelis mansakon, al ses jaroj en malliberejo). La juĝisto aranĝis, ke la arkitekto -- parenteze el riĉa, "bona" familio -- estu liberigita post nur kvarono de la punperiodo.

Nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O'Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko. Efektive pluraj membroj de la du regantaj partioj en la irlanda koalicio konsentas, ke la kandidatigo de O'Flaherty misas.

Garbhan MAC AOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29