MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈINIO

Escepto-recepto

Enhospitaliĝis la plej aĝa viro en la ĉina urbo Chengdu -- 126-jaraĝa Zhao Bochuan. Kirurgoj ĉe la hospitalo unue ne volis operacii lin pri hernio, ĉar la paciento pezis malpli ol 45 kg kaj ne tre sanis. Finfine tamen ili konsentis, kaj la operacio sukcesis.

Laŭ sia legitimilo Zhao Bochuan naskiĝis en 1874. Vivante pli ol 100 jarojn kiel taoisto, li spertis tri malsamajn reĝimojn: la Qing-an imperion, la Respublikon de Ĉinio kaj la Popolan Respublikon de Ĉinio. Lia vivo-recepto: "Unue faru bonon al aliaj, due multe manĝu legomojn, trie trejnu vin por la sano."

Sabeo FU

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sabeo Fu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28