MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

Karesado

Fiere polo prezentas sian filon al hispano: "Jen mia filo Tomaŝ. Lia karesa nomo estas Tomek!" Demandas la hispano: "Kaj la malkaresa?" (vera rakonto el KCE)

Medicino

Bone, ke vi ne aŭdas tiujn vortojn de kirurgo, dum ŝi aŭ li operacias vin:

"Ne verŝu mian kafon sur la pacienton!""

"Tus! Tus! La purigisto ne faru tiom da polvo!"

"Denove tia stranga vermo..."

"Tiu nigra ŝlimo devas esti la reno!"

"Nebone, ke mi ĵus drinkis tiom da viskio!"

"Mi tiom ŝvitegas, ke daŭre falas gutoj en la ..."

"Fi-kato! Tuj reportu tion!"

"Ĉu vi sciis tion? Ĝis nun nur du homoj travivis tiun operacion!"

"Jam kvin minutojn mi serĉas la pinĉilon!"

"Fuŝ! Denove mi kunkudris la falsan!"

Werner KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28