MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Fantaziaj prononcindikoj (1)

Kiu lastatempe decidis (MONATO 2000/07, p. 16), ke francan „-r” oni transskribu per [ĥ], tiel ke en la artikolo de André Cherpillod aperis i.a. [kaĥeĥ] por Carrère? Tia transskribo havas ian fonetikan logikon, sed ĝi ne taŭgas por la celoj de MONATO. Efektive multaj francoj prononcas „-r” laŭ velara maniero kaj tute ne kapablas distingi voĉan „r” disde senvoĉa „ĥ” -- kiel atestas la multaj lastatempaj radioraportoj pri la irana prezidento Ratami. Sed la celo de niaj prononcindikoj ne estas instrui al la legantoj, kiel multaj francoj elparolas „-r”, sed montri, kiel oni elparolu nomon laŭ maksimume rekonebla maniero. Kaj ĉar ankaŭ multaj franclingvanoj elparolas „-r” laŭ „ro-eca” maniero, kaj ne laŭ la origine pariza maniero similanta al voĉhava „ĥ”, por niaj celoj la franca sono skribita per "-r'' restu [r].

Brian MOON, Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28